Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
138 ŝtataj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos la Konferencon de UN pri Klimata Ŝanĝo en Parizo
2015-11-24

 

    Laŭ informo el la oficejo de franca prezidento, ĝis la 20-a de novembro 138 ŝtataj kaj registaraj ĉefoj decidis ĉeesti la Konferencon de UN pri Klimata Ŝanĝo en Parizo.

 

    La oficejo informis tion, ke post okazo de la terorismaj atakoj en Parizo la 13-an de novembro, neniu ŝtatestro nuligis sian planon pri ĉeesto en la konferenco. La nombro de gravaj politikistoj, kiuj laŭplane ĉeestos la konferencon, ne reduktiĝis, sed male, kreskis.

 

    La konferencon ĉeestos 10 mil reprezentantoj de 195 landoj kaj Eŭropa Unio, kaj aliaj 14 mil reprezentantoj de 2 mil neregistaraj organizoj de la mondo. La nombro de registritaj raportistoj superis 3 mil. Laŭ antaŭkalkulo, dum la konferenco la ĉiutaga nombro de pasaĝeroj en aŭtobusoj kaj metrooj de Parizo kreskos al 70 mil homfojoj.

 

    La konferenco okazos de la 30-a de novembro ĝis la 11-a de decembro en la Ekspona Centro en Bourget, antaŭurbo norde de Parizo.

 

    La ekspona centro estos dividita en tri areojn. Ili estas la kerna areo por kunvenoj, la publika areo por publikaj aktivaĵoj kaj la "ekspozicia areo" por ekspozicioj de entreprenoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio