Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermita en Pekino la Monda Robotik-Konferenco
2015-11-24


Homoidoj NAO
 
    La 23an de novembro en Pekino inaŭguriĝis la Monda Robotik-Konferenco kun la temo "kungajna kunlaboro por konstruado de inteligenta socio". Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al ĝi gratulleteron.
 


Hejm-servaj robotoj
 


Tablotenisa robot-konkurso

 
    La konferenco konsistas el tri partoj, nome Monda Robotik-Forumo 2015, Monda Robot-Ekspozicio 2015 kaj Monda Junulara Robotkonkurso 2015. En la forumo kolektiĝas fakuloj ĉinaj kaj alilandaj. Wang Tianran, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, faros la prelegon "Robotoj Subtenas Inteligentan Fabrikadon de Ĉinio". Arturo Baroncell, prezidanto de la Internacia Robot-Federacio, diskonigos la plej novan studon pri monda robota industrio. Krome, aliaj 15 fakuloj kaj 12 internaciaj robotik-organizoj, inkluzive de Raja Chatila, prezidanto de la Instituto de Elektra kaj Elektronika Inĝenierio, Xi Ning, profesoro de la fakultato de elektra kaj komputila inĝenierio de la Miĉigana Ŝtata Universitato de Usono kaj tiu el la kurso de John D. Ryday, prelegos kaj dialogos pri strategioj kaj tendencoj, tekniko kaj novigo, industrio kaj aplikado de robot-industrio.
 


Kontraŭterorismaj robotoj
 

    La tri-taga konferenco prezentas la plej novajn produktojn de pli ol 120 entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj, inkluzive de la emocia roboto de Hiroshi Ishiguro, la defia konkurso HUBO de la roboto DARPA kaj la kvin-fingra roboto Wessling. Krome, ĝi ankaŭ montras la novajn atingojn kaj disvolvan tendencon de robotoj en industrio kaj aliaj servoj.
 
Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio