Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina "ĉielokulo" havas vidkampon de 10 miliardoj da lumjaroj
2015-11-23


La Kvin-cent-metra Apertura Sfera Teleskopo (Foto de Huang Guanghui)

 

    La Kvin-cent-metra Apertura Sfera Teleskopo (KAST) estas nomata "ĉielokulo" de Ĉinio. Matene de la 22-a de novembro ekleviĝis la kajuto, la kerna parto de la "ĉielokulo". Tio markis la baldaŭan finiĝon de la programo KAST de la Ŝtata Astronomia Observatorio de Ĉinio.

 

    La "orbito" de la "ĉielokulo" estas el ŝtala ring-trabo. Starante sur la orbito oni povas vidi la grandegan kavon, kie viciĝas aroj da "retaj nodoj". La ringa trabo estas en la aero sub la apogo de 50 ŝtalaj kolonoj kun longeco de 6-50 metroj. Ĝi, kun la perimetro de 1.6 kilometroj kaj la kalibro de 500 metroj, havas reflektan areon kun la grandeco de 30 piedpilkaj ludkampoj.

 


La kajuto en leviĝo (Foto de Huang Guanghui)

 

    Laŭ konigo de rilata teknikisto de la Ŝtata Astronomia Observatorio de Ĉinio, la kabloreta strukturo de la teleskopo povas aŭtomate ŝanĝiĝi sekvante la movadon de ĉielaj korpoj kaj ŝanĝigi la poziciojn de la 4 450 moveblaj reflektaj paneloj sur kabloretoj por observi ĉielajn korpojn en pli vastaj areoj de la ĉielo. Ankaŭ la kajuto povas moviĝi per la kablo-retoj por kolekti radiondojn el ĉielaj korpoj. Same kiel homoj, la teleskopo povas turni sian okulglobon por vidi diversajn lokojn en la spaco.

 


Inĝenieroj almetas lenson al KAST (Foto de Huang Guanghui)

 

    Kian vidkampon havas la "ĉielokulo"? Laŭ konigo de rilata fakulo, la "ĉielokulo" povas kapti signalojn ekster 10 miliardoj da lumjaroj. Ĝi povas ankaŭ trovi megamaser-galaksion, vidi la unuan brilantan stelon kaj serĉi interstelajn telekomunikajn signalojn. Post ĝia finkonstruado, la "ĉielokulo" povos inspekti la neŭtralan hidrogenon en la universo, esplori interstelajn molekulojn, observi pulsaron kaj serĉi interstelajn telekomunikajn signalojn.

 

    La "ĉielokulo" de Ĉinio, plej granda apertura sfera teleskopo en la mondo, estos finkonstruita en la 25-a de septembro 2016.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio