Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina nacia trezoro Min Fang Lei elmontrata en Ŝanhajo
2015-11-19


Unu el la eksponaĵoj

 

    La 18-an de novembro inaŭguriĝis la ekspozicio de "Min Fang Lei kaj aliaj elterigitaj bronzaĵoj de Hunan" en Ŝanhajo. La ekspozicio, kune organizita de la Muzeo de Hunan-provinco kaj la Muzeo de Ŝanhajo, daŭros ĝis la 31-a de januaro en 2016.

 


Unu el la eksponaĵoj

 

    La bronzaĵoj elterigitaj en Hunan estas konataj pro siaj speciala formo, delikata gravuro kaj altkvalita fandado. Multaj el la bronzaĵoj estas bestoformaj kaj sufiĉe grandaj, kaj estis ĉefe uzataj kiel ujoj por trinkaĵo. La 11 eksponaĵoj estis elektitaj el 300 bronzaĵoj de Hunan kaj havas la supre menciitajn trajtojn. Plejparto de la eksponaĵoj estas unuafoje elmontrataj en Ŝanhajo. Ili estas altvaloraj materialoj por la studado de la bronzaĵoj de suda Ĉinio kaj por tiu de la antikva kulturo de bronzaĵoj.

 


La bronzaĵo Min Fang Lei

    Min Fang Lei, la plej grava eksponaĵo fandita antaŭ pli ol 3 mil jaroj, estas la plej granda, bone farita kaj konservata bronzaĵo inter tiuj kun la formo nomata per Fang Lei. Kun la korpo alta je 63.6 centimetroj kaj la kovrilo -- je 28.9 centimetroj, ĝi estas konsiderata kiel "reĝo de Fang Lei". Ĝi estis elterigita en 1919. Ĝia korpo estis aĉetita de antikvaĵisto kaj transportita el Ĉinio. De tiam la kovrilo kaj la korpo restis disigitaj dum jarcento. La disiĝo kaj reunuiĝo de ĝiaj du partoj simbolas la kuriozan sorton de multaj ĉinaj antikvaĵoj en la pasintaj cent jaroj, kiuj malaperis el Ĉinio, estis retrovitaj post multaj jaroj kaj povis esti reportitaj al la hejmlando.

 


La bronzaĵo Min Fang Lei

 

    La vazoj Lei, plejparte farita el bronzo aŭ ceramiko, kutime havas kovrilon kaj formon kun malgranda buŝo, larĝaj ŝultroj, profunda ventro, ronda bazo, dum Fang Lei -- kvadratforman bazon. Vazoj kun la ronda aŭ kvadratforma bazo komencis furori antaŭ ĉ. 3 mil jaroj kaj la furoro daŭris dum preskaŭ mil jaroj. En 2014 la kompanio Christie's planis aŭkcii la korpon de Min Fang Lei. Informiĝinte pri tio, sub la iniciato de la hunan-a registaro oni organizis delegacion, kiu konsistis el reprezentantoj de la lokaj rondoj de antikvaĵistoj, entreprenoj kaj kolektantoj. La delegacio vizitis Usonon kaj post malfacilaj diskutoj finfine akiris interkonsenton, ke Min Fang Lei estu eterne konservata de la Muzeo de Hunan-provinco. La 28-an de junio de tiu jaro la bronzaĵo fariĝis kompleta tuto en sia naskiĝloko Hunan kaj estos konservata en la muzeo por ĉiam.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio