Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerale bona estas ekosistemo de la Tibeta Altebenaĵo
2015-11-19

 

    La 18an de novembro la Instituto de Tibet-Altebenaĵa Esplorado de la Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis la unuan raporton pri la Tibeta Altebenaĵo post ampleksa kaj scienca taksado de ĉinaj kaj fremdlandaj sciencistoj.

 

    La raporto montras klimatan ŝanĝon, akvan korpon, ekosistemon kaj tersurfacon, influon de homaj aktivadoj kaj latentajn riskojn alfrontatajn de la altebenaĵo, laŭ 26 normoj rilataj al temperaturo, pluvokvanto, glaciejoj, akumulita neĝo kaj lagoj. Ĝi amplekse taksis la median ŝanĝiĝon dum la pasintaj du jarmiloj kaj por la venontaj cent jaroj. La konkludo estas, ke la ekosistemo de la Tibeta Altebenaĵo estas ĝenerale bona.

 

    Dum esplorado sciencistoj konstatis, ke la strukturo kaj funkciado de la ekosistemo de Tibeto pliboniĝas, kaj biodiverseco estas bone protektata. Pro la konstruado de la ŝtatnivelaj naturaj rezervejoj Qiangtang, Hoh Xil kaj Altun-monto, kaj la plifortigo de protektado de sovaĝaj bestoj, pliiĝis la nombro de specimenoj de tibetaj sovaĝaj bestoj.

 

    Ekzemple, nun sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas 40 mil poefagoj, dum en 2003 estis nur 15 mil. La nombro de tibetaj antilopoj kreskis de 80 mil en la komenco de ĉi tiu jarcento al 150 mil. Tiu de nigrokolaj gruoj vintrumantaj en la ŝtatnivela natura rezervejo en la meza baseno de la rivero Yarlung Zangbo en Tibeto okupas 80% de la totala nombro de la supre menciitaj birdoj en la tuta mondo. Kaj la regiono fariĝis la plej granda vintrumejo por nigrokolaj gruoj.

 

    Laŭ la raporto, varmiĝo kaj malsekiĝo karakterizas klimatan ŝanĝon de la Tibeta Altebenaĵo.

 

    La raporto ankaŭ sugestas enkondukon de sciencaj ideoj pri integriĝo de media protekto kaj verda ekonomio, difini celojn pri socia disvolvado kun verda ekonomio kiel la kerna enhavo, fortigi kunordigon kaj subtenon de la registaro en media protektado kaj konstruado de naturaj rezervejoj por ĉiuflanke protekti bonan disvolvadon de la ekosistemo de la Tibeta Altebenaĵo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio