Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La lasta ŝamanino de la nacio Oroĉen
2015-11-18

    Ŝamano estas rigardata kiel peranto inter dioj kaj homoj. Li aŭ ŝi povas transdoni peton kaj esperon de homo al dio, kaj transdoni la volon de la lasta al la antaŭa. Kiam ŝamano faras kultadon portante specialan kostumon, la vortoj eldiritaj estas nekompreneblaj por ordinaraj homoj. Oni diras, ke tiaj vortoj venas de dio mem.

 

 

    Guan Kouni estas ŝamanino naskita en 1935 en la oroĉena tribo ĉe la rivero Wole en la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio. Ŝi fariĝis ŝamanino en sia aĝo de 15 jaroj kiel la 15-a ŝamano laŭ la nun haveblaj dokumentoj de la familio. Nun la maljunulino klopodas por la heredado de la nacia kulturo, ŝi estas titolita kiel elstara heredanto de popola kulturo de Ĉinio kaj heredanto de nemateria kultura heredaĵo protektata de la provinco Heilongjiang.

 

 

    La maljunulino nun vivas sola. Ĉiumatene, post ellitiĝo kaj tualeto, ŝi divenas la tagon per kartoj metitaj sur la lito. Tio estas ŝia kutimo. Ŝi havas filon kaj filinon. La filo estas ne tre sana kaj loĝas en alia vilaĝo, la filino forpasis en trafika akcidento antaŭ kelkaj jaroj. La afero forte ĉagrenis Guan Kouni.

 

 

    En aprilo glacio de la montaro Granda Xing'an komencas degeli, kaj grandaj glacipecoj akumuliĝas ĉe la bordoj de la rivero Huma (branĉo de la rivero Heilongjiang). Jen la loko, kie tuj okazos grava kulto.

 

 

    Guan Kouni venas al la rivero el la vilaĝo Baiyinna en kiu ŝi loĝas. Surmetinte la tradician kostumon por ŝamano de la nacio Oroĉen, ŝi pretigas sin por la jara kulto al la rivero.

 

 

    Guan Kouni kantas en mistera kaj malnova tono tamburante antaŭ la kultejo.

 

 

    La ŝamanino gvidante siajn nacianojn kune genui kaj klini la kapon al la rivera dio.

 

 

    Post la kulto, Guan Kouni kaj la ĉeestantoj prenas pecojn da glacio kaj metas ilin sur la kultotablo farita el salikbranĉoj. Laŭdire, ju pli grandaj la glacipecoj, des pli granda ankaŭ la riĉeco akumulota tiujare.

 

 

    Preninte la "riĉigajn" glacipecojn, ĉiuj kunfotiĝas kun Guan Kouni ĉe la glaciaro.

 

 

    La ĉi-jara kulto finiĝis, kaj Guan Kouni povas demeti sian kostumon kaj reveni al la normala vivo. Sed la manko de heredanto iom ĉagrenas la maljunulinon kaj nin. Neniu scias, ĉu la ŝamana tradicio povos daŭre ekzisti en la nacio Oroĉen.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio