Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhuoma, motoro de tibetlingva kurso en Pekino
2015-11-16

de YAO QIAN

 


Mi venas el Tibeto.

 

    En Pekino viglas tibetnaciaj gejunuloj. Ili venis de malproksima Tibeto al Pekino kun bela revo. Tie ili komencis sian lernadon, vivadon kaj iom post iom kunfandiĝis kun la urbo antikva kaj moderna.

 

    Kangqiong Zhuoma kaj ŝia tibetlingva kurso en kvadrata korto

 

    Enirinte en la kvietan kvadratan korton en la strateto Zhuzhong proksime al la strato Gulou, oni unue vidis vicojn da grapoloj de vinberoj, kaj sub la vitlaŭbo estas kursejo por la tibeta lingvo.

 


Zhuoma skribas tibetajn literojn (Foto de Yao Qian)
 

    "En la tibeta lingvo homo kiel mi estas nomata 'duon-tibetano kaj duon-hano'. Mi tre fieras pro tiu titolo", Kangqiong Zhuoma diris kun rideto. Ŝi estas unu el la fondintoj de la tibetlingva kurso en la korto.

 

    Kangqiong Zhuoma naskiĝis en 1992 kaj diplomiĝis el la Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomiko. Ŝia patro estas tibetano kaj ŝia patrino -- hano. En sia infaneco ŝi vivis en Lasao, ĉefurbo de Tibeto. Sukcesinte en ekzamenoj, Zhuoma eniris en la universitaton somere de 2011 kaj komencis studi la juron pri internacia ekonomiko. De tiam ŝi havas nedisigeblan ligitecon kun Pekino.

 

    Zhuoma diris, ke ŝi funkciigas la tibetlingvan kurson por liveri platformon al tiuj, kiuj volas lerni la lingvon. La kursanoj plejparte interesiĝas pri la tibetologio kaj la tibeta kulturo. Inter ili estas ĉinoj kaj alilandanoj. Ili aŭ kredas je la tibeta budhismo, aŭ profesie okupiĝas pri esplorado de la tibeta kulturo, aŭ nur interesiĝas pri la tibetologio. Ekfunkciigante la kurson ŝi varbis lernantojn per helpo de instruistoj, kunlernantoj kaj geamikoj. Poste ŝiaj lernantoj pli kaj pli multiĝis.

 

    Zhuoma diris, ke ŝi renkontis multajn malfacilojn dum funkciigo de la kurso. La unua malfacilo estis manko de instruistoj. La kurso-gvidantoj plejparte estis studentoj aŭ gejunuloj, kiuj ĵus eklaboris. Pro tio estis malfacile por ili havi fiksan tempon por doni lecionon. La dua -- manko de kursanoj pro limigo de rimedoj por diskonigi la kurson. La tria -- manko de taŭgaj lernolibroj kaj libroj pri la tibetologio. Tiam ŝi devis mem ellabori programon de la kurso kaj reformi instruan metodon.

 


Belaj tibetaj literoj

 

    Zhuoma esperas, ke la kurso daŭre funkcios. "Mi bone memoras, ke post la fino de la unua tibetlingva kurso, instruistoj kaj kursanoj kune manĝis en la tibeta restoracio proksime al la Centra Universitato de Nacioj. Kiam iuj kursanoj sukcese legis menuon, la instruistoj kaj aliaj kursanoj larmis pro emocio. Tiu afero donis al mi profundan impreson." Post diplomiĝo Zhuoma decidis resti en Pekino pro ĝia diverseco. Nun Zhuoma kaj ŝiaj geamikoj malfermis la publikan retan platformon "Fenestro de Tibeto" por starigi ponton ligantan Tibeton kun aliaj partoj de Ĉinio kaj kun tiuj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio