Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua komuna ekzercado de ĉina kaj usona armeoj en Atlantiko
2015-11-09


La ŝipo-portata helikoptero de la ĉina mararmeo en Atlantiko la 7-an de novembro (Foto de Zeng Tao, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La 7-an de novembro laŭ la loka tempo, post fino de vizito en Usono, la 152-a eskortŝiparo de la ĉina mararmeo sendis siajn misil-ekipitan destrojeron, misilan eskortŝipon kaj proviantŝipon al la marareo sudoriente de la haveno Mayport por partopreni en la komuna ekzercado kune kun usonaj misil-ekipitaj destrojeroj kaj misil-ekipita krozoŝipo. Dum la ekzercado ili faros ekzercojn pri surmara komunikado, navigado en formacio kaj komunaj serĉado kaj savado. Tio estas la unua komuna ekzercado de la ĉina kaj usona armeoj en Atlantiko.

 


Ĉinaj kaj usonaj militŝipoj en navigado la 7-an de novembro (Foto de Dai Zongfeng)
 


Ĉinaj kaj usonaj militŝipoj en navigado la 7-an de novembro (Foto de Zeng Tao, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


Ĉina ŝipo (dekstre) en savado la 7-an de novembro (Foto de Zeng Tao, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio