Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondiĝis la Wuxi-a Esperanto-Asocio
2015-11-09


Wang Mingtao, vicprezidanto de la Wuxi-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj Zhang Changsheng, vicprezidanto de la Jiangsu-a E-Asocio, senvualis la ŝildon de la Wuxi-a E-Asocio.

 

    La 8-an de novembro en la urbo Wuxi de Jiangsu-provinco okazis la fondiĝa kunveno de Wuxi-a Esperanto-Asocio. Gvidantoj el la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, Ŝanhaja E-Asocio kaj reprezentantoj el aliaj lokaj E-asocioj ĉeestis en la kunveno.

 


Kunfotiĝo

 

    Estis elektitaj en la kunveno la unua konsilio de la asocio kaj okazis ĝia unua kunveno, en kiu oni elektis la estraron de la asocio, nome Wu Weibin kiel prezidanton , Dong Feng kiel vicprezidanton kaj Xu Yunying kiel ĝeneralan sekretarion .

 

    Kun la principo "unuigi Esperantistojn, diskonigi kaj uzi Esperanton, havi esploron kaj interŝanĝon pri Esperanto en la mondo", la Wuxi-a Esperanto-Asocio en sia komenco ricevis salut-mesaĝojn el 30 diversaj lokoj ĉinaj kaj alilandaj. Precipe menciinde, ke kolombia esperantisto en nokto faris gratulan videon por gratuli la fondiĝon de la Wuxi-a Esperanto-Asocio. Ankaŭ la Ĉina Esperanto-Ligo sendis sian asistantan ĝeneralan sekretarion al la fondiĝa ceremonio por doni gratulon.

 

    En la kunveno, respondeculo el la loka civila administracio anoncis la oficialan skriban respondon por la fondiĝo de la asocio. Gvidantoj el Esperanto-Asocioj de Ŝanhajo, Changzhou, Zhenjiang kaj aliaj lokoj ĉeestis en la kunveno kaj faris interŝanĝon pri la spertoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio