Aŭstralia esperantisto Daniel Kane vizitis Esperanto-Muzeon en Zaozhuan, Ĉinio |
2015-11-06 |
Teksto de Semio kaj fotoj de Yuan Ye
D-ro Daniel Kane dum vizito al Esperanto-Muzeo
Kunfotiĝo kun instruistoj kaj lernantoj de la Esperanto-kursoj
Je la 5-a de novembro d-ro Daniel Kane, esperantisto el Aŭstralio kaj membro de la Aŭstralia Akademio de Homaj Sciencoj, vizitis la Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato de Shandong-provinco, Ĉinio.
Antaŭ ol viziti la muzeon d-ro Daniel Kane iris al la klasĉambro de Esperanto-kurso por saluti la gestudentojn, kiuj elektis Esperanton kiel nedeviga studobjekto. Ĉi-semestre pli ol 240 gestudentoj lernas Esperanton en tri kursoj. Aliloke, la Esperanto-Asocio de la universitato okazigis elementan kurson de Esperanto por komencantoj.
Redaktoro: Wang Lihua Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|