Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonvenon al esperantista gastejo en sudokcidenta Ĉinio
2015-11-03

 
    La 1an de novembro malfermiĝis Nuanwo-gastejo -- esperantista domo en la antikva kaj bela urbeto Dali, Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. La gastejo estas du-etaĝa domo kun ses ĉambroj. Oni povas renkontiĝi tie por babilado, trinkado kaj loĝado. Starante sur ĝia altano, oni povas rigardi pejzaĝojn de Cangshan-monto kaj Erhai-lago. La gastejo estas dek minutoj for de la plej homplena strato de la urbeto.

 

 
    La mastrino de la gastejo estas esperantistino Deng Yi. Ŝi enkondukas Esperantan kulturon en la gastejon, dezirante, ke la loko estu ponto por kompreni la internacian lingvon. Tiu estas la unua esperantista domo en la urbeto. Multaj gastoj miras pri la signoj de Esperanto kaj interesiĝas pri la lingvo.

 

 
    La urbeto Dali troviĝas en la granda regiono de Shangri-La. Ĝi havas longan historion kaj tie estas konservataj antikvaj loĝdomoj de etnogrupoj. Pro belaj pejzaĝoj la urbeto kun sia agrabla vetero altiris al si multajn fremdlandanojn por viziti kaj loĝi. Proksime estas aliaj vidindaĵoj, ekzemple la urbo Lijiang, la urbo Tengchong, neĝkovrita montaro kaj antikva vojo por teo-negoco.

 

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio