Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino la 21-a Ministronivela Konferenco de la Kvar BASIC-Landoj pri Klimata Ŝanĝiĝo
2015-11-02

    De la 30-a ĝis la 31-a de oktobro okazis en Pekino la 21-a Ministronivela Konferenco de la Kvar BASIC-Landoj pri Klimata Ŝanĝiĝo. En ĝi partoprenis Xie Zhenhua, ĉina speciala reprezentanto pri klimata ŝanĝiĝo; Izabella Teixeira, brazila ministro pri la medio; Prakash Javadekar, hinda ministro pri la medio, arbaro kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj Judy Beaumont, reprezentanto de sud-afrika ministro pri mediaj aferoj.

 

 

    Preparado por la Klimata Pintkonferenco en Parizo

 

    Baldaŭ okazos en Parizo la Klimata Pintkonferenco, en kiu la Kvar BASIC-Landoj intencas kunordigi starpunktojn por atingi interkonsenton, konstribui al la sukceso de la Klimata Pintkonferenco kaj protekti la rajton kaj profiton de la evoluantaj landoj. Xie Zhenhua diris, ke la pariza konferenco havos grandan influon al regado de la klimata ŝanĝiĝo de la terglobo. Ĝi rilatas ne nur al la estonteco de la homara komunumo sed ankaŭ al la rajtoj de la evoluantaj landoj por juste akiri la ŝancon de daŭrigebla disvolvo.

 

    La Kvar BASIC-Landoj emfazis, ke la pariza intertrakto devas sub la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo sekvi ĝiajn principojn kaj regulojn, speciale la principon de justa, komuna sed diferenca respondeco kaj de kapablo de la respektivaj partioj. La pariza intertrakto devas sufiĉe atenti zorgon de la evoluantaj landoj kaj garantii al ili rajtojn de daŭrigebla disvolviĝo.

 

    Evoluintaj landoj devas realigi siajn promesojn

 

    La Kvar BASIC-Landoj opinias, ke la evoluantoj landoj jam aktive agadis por respondi al la klimata ŝanĝiĝo kun pli da forto ol tiu de la evoluintaj landoj, kaj ke la lastaj devas laŭ la konvencio kontinue plifortigi redukton de gaso-ellasado kaj doni financan subtenon al la evoluantaj landoj. Speciale, ili devas realigi la promeson por liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj ĝis la jaro 2020 kaj ankaŭ pli poste daŭre doni subtenon. La Kvar BASIC-Landoj bonvenigis Hindion por gastigi la venontan ministronivelan konferencon. Okazis kunvenoj de fakuloj kaj intertraktantoj antaŭ la ĉi-foja konferenco, kaj post la konferenco la kvar landoj publikigis komunan deklaron pri la 21-a Ministronivela Konferenco de la Kvar BASIC-Landoj pri Kimata Ŝanĝiĝo okaze de gazetara konferenco.

 

    Kio estas la Kvar BASIC-Landoj?

 

    La Kvar BASIC-Landoj estas Brazilo, Sud-Afriko, Hindio kaj Ĉinio. Tiuj kvar evoluantaj landoj prenas la saman starpunkton pri la klimata ŝanĝiĝo de la terglobo. Oni nomas ilin per la unua litero de iliaj landnomoj en la angla, kaj krome ili estas ankaŭ nomataj kvar "basic", t.e. bazaj landoj pro tio, ke ili ludas la plej gravan rolon inter la evoluantaj landoj de la mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio