Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monatan kunsidon vigligis vojaĝ-raportoj
2015-11-02


Fortego (maldekstre) kaj Juana
 


Ĝoja
 


Parolas Diero (dekstre)
 


Yu Jianchao (plej dekstre)
 


Rafael Henrique Zerbetto (maldekstre staranta) sin prezentas
 


Ĉeestantoj

 

    Antaŭtagmeze de la 31-a de oktobro en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato okazis la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio. La temo de la oktobra kunsido estis la karavana vojaĝo al la Korea Respubliko komence de la sama monato, kiun partoprenis 13 personoj de la Esperanto-Asocioj de Pekino kaj Tianjin. La tuta karavano partoprenis i.a. en la 47-a Korea Kongreso de Esperanto okazinta de la 3-a ĝis la 4-a de oktobro.

 

    Dum la kunsido Juana (Shi Linjuan), Fortego (Zhang Dali), Ĝoja (Zhang Ping), Diero (Zheng Bocheng) kaj aliaj rakontis pri siaj spertoj en Koreio. Post tio Yu Jianchao parolis pri sia vojaĝo al Japanio, kie ŝi partoprenis en la 102-a Japana Esperanto-Kongreso okazinta de la 10-a ĝis la 12-a de oktobro, kaj la 5-a Monda Pupufestivalo okazinta de la 15-a ĝis la 18-a de oktobro. La lastan okazigas ĉiujare Miyoshi Etsuo, konata japana esperantisto kaj mecenato de la Esperanto-movado en sia urbo Higashikagawa.

 

    En la kunsido krome salutis kaj sin prezentis Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantiso, kiu nur kelkajn tagojn pli frue alvenis al Pekino por labori en la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio