Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Per facila vento la ĉarmo de arto flugas de Pekino al Nov-Jorko
2015-10-29

Dou Xiaoxuan, juna artistino de la Trupo Mei Lanfang de la Pekina Opero sub la Teatro de la Pekina Opero, konigis la Pekinan Operon al turistoj sur la placo Times de Nov-Jorko en la 19-a de aŭgusto 2014. Tiutage la Teatro de la Pekina Opero komencis sian turneon en Usono laŭ la itinero, laŭ kiu Mei Lanfang iam turneis. La turneo estis aranĝita memore al la 120-a datreveno de la naskiĝo de la fama artisto de la Pekina Opero. (Foto de Wang Lei)


    Kiom granda estas la distanco inter Pekino kaj Nov-Jorko? Ĉu tiom granda, ke nur la flugado de dek kelkaj horoj povas ligi ilin? Ĉu estas tiom da tempodiferenco, ke renversiĝas tago kaj nokto inter la horzonoj UTC+8 kaj UTC-5? Ĉu estas nekonataj lingvoj kaj vizaĝoj? Tamen kiam vi vidas, ke aktorino de la Pekina Opero en teatra kostumo konigas la Pekinan Operon al fremdlandaj junuloj sur la placo Times de Nov-Jorko, ke muzikistoj de la Nov-Jorka Filharmonia Orkestro ĉesigas sian ludon por spekti prezentadon de la ĉina tradicia drakodanco, ke usonaj infanoj kun malsamaj haŭtkoloroj laŭtlegas la ĉinlingvan "Baladon de Mulan", vi trovas, ke kultura interŝanĝo povas transsalti altajn montojn kaj vastajn riverojn, kaj mallongigi la distancon inter homoj je la koro. Tio estas nenio alia ol la ĉarmo de arto.

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio