Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
90-jara "bela avino" sin dediĉanta al la eduka afero dum pli ol 60 jaroj
2015-10-29


Vivo kaj laboro de Wang Lan de la 1940-aj jaroj ĝis nun (dokumentaj fotoj kunmetitaj)
 
    Ĉiutage la 90-jara instruistino Wang Lan ĝustatempe atingas la elementan lernejon en la strato Changjiang de Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. Matene ŝi iras kune kun la lernantoj en la lernejon por aŭskulti lecionojn, analizi instruoplanojn, gvidi junajn instruistojn kaj diskonigi sian edukan ideon "Harmonio, vereco kaj beleco".
 


Wang Lan (la 3-a de maldekstre) salutis lernantojn matene de la 9-a de septembro.
  

Wang Lan dum aŭskultado de ĉinlingva leciono por unuaklasaj lernantoj la 9-an de septembro
 
    Wang Lan naskiĝis en la jaro 1925. Dum la studado en universitato ŝi elektis la fakon pri trejnado de instruistoj. En la jaro 1951 ŝi eklaboris kaj poste fariĝis eminenta instruistino de la ĉina lingvo en elementa lernejo. Dum la 1950-aj jaroj Wang Lan inventis sian metodon pri instruado de la fonetika transskribo de la ĉinaj ideografiaĵoj. Dum la 1960-aj jaroj ŝi prenis sur sin la taskon provi reformadon de instruado por redukti la daŭron de lernado de 6 jaroj al 5 jaroj por la elementaj lernejoj en Jiangsu-provinco. Dum la 1970-aj jaroj ŝi la unua enkondukis lumbildojn, registritajn sonojn kaj aliajn metodojn pri aŭdvida instruado en klasĉambrojn. En la jaro 1978 Wang Lan fariĝis unu el la unuaj instruistoj por specialaj klasoj en Jiangsu-provinco. Poste ŝi dufoje ricevis la titolon "Avangarda Virina Laboranto de la Lando". Post sia emeritiĝo en la jaro 1992, ŝi daŭre laboras en lernejo.
 


Wang Lan donis proponojn pri instruado al la juna instruisto Zhao Changzhu la 9-an de septembro. La lasta estis ŝia lernanto kaj nun laboras en la elementa lernejo post diplomiĝo el universitato.
 
 

Wang Lan en sia labor-ĉambro kun floroj en la brako donitaj de la distrikta registaro la 9-an de septembro okaze de la instruista tago
 
   Kiel fakulo pri edukado de la ĉina lingvo por element-lernejanoj ŝi starigis "laborĉambron de Wang Lan" por transdoni siajn spertojn al junaj instruistoj. Ŝiaj multaj "disĉiploj" fariĝis urbo-nivelaj gvidantoj en sciencaj branĉoj, junaj instruistoj de elementaj lernejoj aŭ instruistoj por specialaj klasoj. Wang Lan diris: "Mi amas edukadon, lernejon, geknabojn kaj junajn instruistojn. En lernejo mi sentas min fortoplena kaj juna." Ĉiutage antaŭ ol iri al la lernejo ŝi sin beligas. En la okuloj de lernantoj, Wang Lan estas eleganta, "bela avino". Ŝiaj kolegoj nomas ŝin "la plej bela instruistino". Laŭ ŝia kompreno pri la eduka afero "por feliĉaj instruistoj la edukado ne signifas sinoferon, sed ĝuon, ne ripetadon sed kreadon. La profesio ne estas rimedo por vivteni sin sed estas la vivo mem." Dum la pasintaj pli ol 60 jaroj Wang Lan spertis feliĉon de la vivo en la lernejo kaj ĉiam konservas la energion de la juneco.
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio