Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi revenis de Britio kun profitoj por la turismo de ĉinoj
2015-10-28


Pejzaĝo en Londono

    Britio anoncis, ke la lando plifaciligos vizopetadon al ĉinoj dum la vizito de ĉina prezidanto Xi. Kiaj bonaj informoj aŭdiĝis pri la turismo de ĉinoj post la vizito de Xi al Britio?

    Plifaciligi vizopetadon

 

    Ekde januaro 2016, ĉinaj vizitantoj al Britio povos havi novan multfojan vizon kun la valideco de 2 jaroj, kaj ne grandiĝos la elspezo por petado. Estas ebleco, ke la valida tempo plilongiĝos ĝis 10 jaroj. Britio nepre fariĝos la plej varma celo por longdistancaj vojaĝoj de ĉinoj. Povas esti, ke Ĉinio baldaŭ fariĝos la lando, kiu sendas la plej grandan nombron da turistoj al Britio!

 

    Konstrui la parkon LEGOLAND

 


Brita tema parko Windsor LEGOLAND

 

    La brita distra kompanio Merlin konstruos en Ŝanhajo la teman parkon LEGOLAND per komuna investo de Ĉinio kaj Britio kun la valoro de 300 milionoj da usonaj dolaroj por altiri pli multajn lokajn vizitantojn. Tio povas krei novan modon de turismo kaj amuzado, helpante la novigon kaj disvolvon de la ĉina turisma industrio.

 

    Atingi gravan kunlaboron

 


Nigra taksio produktita de la ĉina aŭto-kompanio Geely

 

    La brita aŭto-kompanio Aston Martin subskribis interkonsenton kun la ĉina kompanio China Equity kun la valoro de 50 milionoj da pundoj. La ĉina aŭto-kompanio Geely investos ankaŭ 50 milionojn da pundoj en esplorado kaj lanĉado de la nov-generacia nigra taksio, kiu estos "nul-emisia", t.e. medi-protekta kun malmulta karbono.

 

    La ĉina flugkompanio Hainan kun la brita aŭto-kompanio Rolls-Royce subskribis kontrakton de flugmotoroj kaj ripara servo de pasaĝeraviadiloj. La kontrakto valoras 2.4 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝi planas ankaŭ malfermi la fluglinion de Pekino al Manĉestro. Plie, Ĉinio kaj Britio atingis interkonsenton pri konstruo de luksa krozŝipo kaj ĝia funkciigo.

 

    Kunlabori en kulturo kaj sporto

 

    En la forumo de kulturo kaj kreivo de Ĉinio kaj Britio okazinta en Londono, ĉeestantaj entreprenoj dulandaj subskribis kontraktojn pri filmo, televido, muziko ktp. kun la valideco de 3.18 miliardoj da juanoj. Ili kunlaboros en esploro de altnivelaj ekipaĵoj. En sporto, la Supera Ligo de la Futbala Asocio de Anglio kaj tiu de Ĉinio kunlaboros celante trejni lernejajn trejnistojn kaj arbitraciistojn de futbalo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio