Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sablosona Monto kaj Lunarka Lago en Dunhuang, Ĉinio
2015-10-28

    En Dunhuang de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio estas ne nur la mondfama grotaro Mogao kun murpentraĵoj, sed ankaŭ mirindaj pejzaĝoj, t.e. vaste konataj Sablosona Monto kaj Lunarka Lago.

    Kun la longeco de ĉirkaŭ 40 kilometroj oriente okcidenten, la larĝeco de 20 kilometroj norde suden kaj la alteco de dekoj da metroj, la Sablosona Monto situas sude de la guberniurbo Dunhuang je 6 kilometroj. Serpentas sablo-montopintoj kun krestoj kiel klingoj, kaj kiam homoj glitas de la montsupro malsupren, la sablo falanta kun la homoj sonas kiel muziko farita de kordo-orkestro. Vento blovas ĉirkaŭ la monto kaj la sablo muĝas kvazaŭ tamburado kaj kornado; ĉiuj vizitantoj al la loko fariĝas tre gajaj kaj entuziasmaj. "Sha Ling Qing Ming" estas unu el la 8 famaj vidindejoj de Dunhuang.
1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio