Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Katoj kapablas reprodukti eŭropajn klasikaĵojn!
2015-10-27

Kata Mona Lisa
 
Laŭ raporto de la brita tagĵurnalo Daily Mail Susan Herbert estas pentristino, kiu speciale pentris katojn. Ŝi reproduktis multajn klasikajn pentraĵojn kaj scenojn de dramoj kaj filmoj kun siaj ĉefroluloj -- katoj.
 

La Naskiĝo de Venuso pentrita de Botticelli en 1485
 

Taverno ĉe Folies-Bergère de Édouard Manet
  

Sinbanantoj ĉe Asnières de Georges Seurat en 1884
 
    En ŝia libro estas kolektitaj klasikaĵoj en kiuj ŝi anstataŭigis la originalajn rolojn per katoj. Enestas ankaŭ klasikaj scenoj de dramoj kaj filmoj, kaj ili estas same reproduktitaj kun kat-aktoroj.



La pentraĵo de Susan Herbert Katoj sur Scenejo inkluzivas scenojn de tiaj Ŝekspiraj verkoj, kiaj Sonĝo de Somermeza Nokto kaj Romeo kaj Jilieto 
 

Katino anstataŭ Julie Andrews staras en La Belsono de Muziko
 

Kato kiel Charlie Chaplin en la filmo La Vaganto
  

La nova libro de Susan Herbert estis eldonita en la 8-a de septembro. Susan Herbert iam diris, ke ŝiaj pentraĵoj estas nepraĵo por katŝatantoj kaj bonaj katmastroj. La originala bildo de la kovrilo estas Junulino kun Perla Orelringo pentrita de Johannes Vermeer.
 
    Evidente katoj estis la ĉeftemo de ŝiaj verkoj. Tiaj vidkaptaj figuroj ĉiam konservos la apartan stilon malgraŭ ŝia forpaso en 2014.
 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio