Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Semajno de Modo pri la venontjaraj kostumoj
2015-10-26


Afiŝo de la marko NE·TIGER en la inaŭgura prezentado. La vesto en la afiŝo estas ĉina robo.

 

    La 25-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Semajno de Modo pri la kostumoj en printempo kaj somero venontjare. Dum la 9-taga periodo, siajn laboraĵojn prezentos pli ol 90 markoj kaj organizoj, 73 desegnistoj en- kaj eksterlandaj kaj 135 novuloj de moda rondo.

 

    Tiu ĉi aranĝo estis unuafoje organizita en 1997. Ĝi okazas ĉiujare en Pekino dufoje pri printempa-someraj kaj aŭtuna-vintraj kostumoj. En ĝi siajn desegnaĵojn lanĉas multaj desegnistoj kaj markoj de Ĉinio, Japanio, la Korea Respubliko, Singapuro, Francio, Italio, Usono, Rusio, Britio, Svislando kaj aliaj landoj.

 

    Nun la aranĝo jam fariĝis speciala lanĉplatformo por novaj produktaĵoj, desegnaĵoj kaj tekniko de la plej altnivelaj kostumoj, ornamaĵoj, sakoj, kosmetikaĵoj kaj tiel plu. Samtempe ĝi estas ankaŭ la internacia platformo por prezento kaj diskonigo de konataj markoj kaj desegnistoj pri la novaj fasonoj, kreivo kaj modo.

 


Ĉina robo de la marko NE·TIGER prezentata en la inaŭguro
 

Ĉina robo de la marko NE·TIGER prezentata en la inaŭguro
 

Vira kostumo desegnita laŭ la tradicia imperiestra kostumo de la dinastio Qing (1644-1911)
 

Vira surtuto desegnita laŭ la tradicia normala robo en la dinastio Qing (1644-1911)
 


Virina robo desegnita laŭ tradicia ĉina robo
 

Virina robo kun la elemento de tradicia ĉina robo
 

Virina robo kun la elementoj de tradicia ornamaĵo en la Qing-dinastia kortego
 

Kostumoj kun la elementoj de la kortego kaj imperiestra familio de Qing-dinastio

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio