Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
S-ro Fons Moerenhout vizitis redakcion de El Popola Ĉinio
2015-10-23


S-ro Fons Moerenhout

 

    S-ro Fons Moerenhout havas librovendejon en Bruselo, Belgio, en kiu vendiĝis multaj libroj pri Ĉinio. En la 21-a de oktobro li vizitis la redakcion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en la domo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo por doni la fotojn faritajn de li pri la tomboŝtono de s-ro Charles Ghiselin.

 

    Jam iom malpli ol 30 jarojn antaŭe, la 19-an de januaro 1989, forpasis belga esperantisto s-ro Charles Ghiselin. S-ro Ghiselin estis florkulturisto kaj vivis de kulturado kaj vendado de floroj. Kvankam li ne enspezis multe, tamen li amis sian okupon. Li krome arde amis la noblan aferon de Esperanto, kiun li lernis, praktikis kaj disvastigis kun espero. Li, malavara al nia afero, kredis, ke Esperanto ne konas distingon de nacioj kaj landlimon. Pro tio ke li legadis la paperan gazeton El Popola Ĉinio dum multaj jaroj, li testamentis sian tutan havaĵon al la redakcio de EPĈ cele al la disvolvado de Esperanto.

 


S-ro Fons Moerenhout parolas kun s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefrekdaktorino de EPĈ.

 

    Kaj s-ro Fons Moerenhout ĝuste estas la ĉefa plenumanto de la testamento.

 

    En la kunsido inter li kaj kelkaj membroj de EPĈ, s-ro Moerenhout kun kara memoro rakontis pri lia konatiĝo kun s-ro Ghiselin en 1985. Sekve la ĉeestantoj diskutis pri la idealo de s-ro Ghiselin, kiu volis aĉeti kastelon por funkciigi tie lernejon por instrui la ĉinan kulturon, kaj pri la pli aĝa frato de s-ro Ghiselin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Post kiam s-ro Ghiselin forpasis, s-ro Moerenhout ĉeestis al la enteriga ceremonio kaj respondecis pri la plenumado de la testamento.

 


En oktobro 1991 pluraj esperantistoj de EPĈ vizitis la novan tombon de s-ro Ghiselin, kiun EPĈ starigis.

 

    Antaŭ ol veni al Ĉinio s-ro Moerenhout iris al la tombo de s-ro Ghiselin kaj trovis, ke la tomboŝtono iom detruiĝis kaj la epitafo estas ne klare videblaj. Do, li alportis la fotojn al EPĈ celante helpi la novigon al la tomboŝtono. Ĉar li opinias, ke en la publika tombejo multaj homoj trairas, estas granda signifo, se oni povos ekscii la aferon.

 


Kunfotiĝo en EPĈ.

 

    Zhao Jun, vicĉefredaktorino de EPĈ , diris, ke EPĈ kore dankas ilin, kaj neniam forgesos s-ron Ghiselin. Eksciinte la viziton de s-ro Moerenhout, junaj esperantistoj de la redakcio ĝojegis pro tio, ke ili povas propraokule vidi fotojn de la heroo por ili antaŭe vivantan nur en rakontoj.

 

    Zhao Jun diris, ke parto de la heredaĵo estis uzita por subteni eŭropajn esperantistoj aboni la gazeton "El Popola Ĉinio" kaj la alia parto jam fariĝis fonduso sub EPĈ. Sinjoro Ghiselin heredigis al EPĈ ne nur sian posedaĵon kiel fonduson por la afero de Esperanto, sed ankaŭ spiritan riĉaĵon kun amo, aspiron kaj sindediĉon al la Internacia Lingvo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio