Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Seriaj filmetoj pri Ĉina Revo prezentataj en Britio
2015-10-21

 

    La 19-an de oktobro okazis prezentado de seriaj filmetoj kun la temo "Espero kaj revo de la ĉinoj" en la teatro Greenwood de la Reĝa Kolegio de la Londona Universitato.

 

    Al la filma prezentado ĉeestis ne nur invititoj de la brita departemento pri negoco kaj investo, la Alianco de Produktantoj por Kino kaj Televido, la internacia televida kanalo de la gazeto National Geographic kaj aliaj organizoj, sed ankaŭ pli ol 300 studentoj de la kolegioj de la universitato.

 

    La filmetoj rakontas pri normalaj ĉinoj kiuj klopodas por realigi sian revon, kaj tiel el diversaj anguloj montras la spiriton de la nunaj ĉinoj. Sume 6 reĝisoroj el Britio, Francio, Hispanio kaj Ĉinio faris la filmetojn kun la sama temo de Ĉina Revo. La filmetoj havas diversajn stilojn kaj perspektivojn.

 

    Post la prezentado, la filma teamo interagis kun spektantoj. Glyn Middleton, brita produktanto de seriaj dokumentaj filmoj, diris ke la filmetoj sciigis britajn kaj eĉ tutmondajn spektantojn pri la moderna Ĉinio kaj pri la idealo, espero kaj revo de normalaj ĉinoj el la tute nova perspektivo.

 

    Post la premiero en Londono, la prezentado okazos ankaŭ en la Universitato de Portsmouth, la Universitato de Manchester kaj dekoj da aliaj superaj lernejoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio