Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raportistoj en la listo de la Nobel-premiitoj pri literaturo
2015-10-21

    Ree traleginte la 112-personan nomliston de la ĝisnunaj Nobel-premiitoj pri literaturo, oni trovas, ke en ĝi sin kaŝas multaj raportistoj.

 


Ernest Miller Hemingway
 

Mo Yan
 
    La nomoj inkludas Ernest Miller Hemingway, Gabriel José de la Concordia García Márquez, Mario Vargas Llosa, Octavio Paz kaj Mo Yan. La lasta, kiel iama raportisto de la Prokurora Ĵurnalo, eĉ nun gardas sian preferatan kliŝesprimon "nia gazeto...". Ĉu tio estas nur hazardo? Iuj diras, ke inter raportistoj kaj verkistoj staras nur unu maldika muro, ĉu vere?

 

    Simpla "tajpisto" sen la volo fariĝi verkisto ne estas bona raportisto?

 

    Ne nur temas pri la Nobel-premio. Fakte estas ne malmultaj verkistoj kiuj samtempe estas raportistoj. Mokante sin mem "tajpisto" ili daŭre tenas la revon fariĝi verkisto. Povas esti, ke tio estas la animstato komuna de raportistoj ĉie en la mondo, ĉu en la Oriento ĉu en la Okcidento.

 

    Ernest Miller Hemingway eble estas la plej konata Nobel-premiito, kiu iam laboris kiel raportisto. Per sia verko La maljunulo kaj la maro li akiris la Nobel-premion pri literaturo kaj samtempe gajnis la premion Pulitzer, la plej prestiĝa premio en la rondo de usonaj raportistoj.

 


Hemingway en 1923
 
    Komence de siaj mezlernejaj jaroj Hemingway skribis artikolojn por du literaturaj gazetoj, en sia supera mezlernejo li estis redaktoro de lerneja ĵurnalo. En la aĝo de 18 jaroj, li fariĝis ĵurnalisto de la ĵurnalo The Kansas City Star kaj komencis sian verkadon. De tiam la literatura verkado fariĝis lia dumviva revo.

 

    Ankaŭ la ĵurnalista kariero de Hemingway donis grandan influon al lia estontaj verkoj. Kvankam li laboris en tiu supre menciita ĵurnalo nur dum 6 monatoj, tamen la sperto starigis al li la fundamenton de lia verka stilo. Kiam oni donis al li la Nobel-premion, la Sveda Akademio speciale menciis la influon de liaj spertoj kiel redaktoro kaj raportisto al lia kapablo flue verki: "Hemingway elbakis sian stilon, sin ekzercinte dum la rigora trejnado de novaĵ-raportado."

 

    Nur unu muro inter raportisto kaj verkisto?

 

    A. D. Miller estas raportisto, kiu servis kiel korespondanto de brita gazeto en Rusio. Li estas ankaŭ verkisto, kaj fariĝis kandidato de la premio Man Booker en 2011 kaj kandidato de la premio The Nibbies en 2012. Laŭ Miller, raportisto kaj verkisto estas nur du ecoj kiuj similas al du flankoj de monero. Li diris: "Raportistoj konstruas rakonton per faktoj, dum verkistoj scenon per imagoj. Sed la du okupoj havas unu komunan finan celon: la vero."

 


A. D. Miller
 
    Li diris, ke la malsameco inter verkisto kaj raportisto kuŝas en tio, ke "...verkisto kreas falsan mondon kaj raportisto reproduktas realon, sed ili ambaŭ celas esprimi la fakton kaj la veron. Por raportisto, la vero estas veraj okazaĵoj, tamen verkistoj faras esploradon pri aliaj veroj kiel homeco, decido, etiko, psiko, amo, ambicio kaj timo."

 

    Kvankam ilin disigas nur unu muro, tamen muro estas muro. Ekzemple raportistoj estas finfine registranto de faktoj, kaj iliaj verkoj havas malpli frapan individuecon ol tiuj de verkistoj. Ankaŭ la elementoj politikaj kaj sociaj emas pli facile forlogi ilian atenton el la elementoj pure literaturaj.

 


Svetlana Aleksijevitj

 

    Ne estas facila sukcese transiri la muron. Svetlana Aleksijevitj, la ĉi-jara Nobel-premiito pri literaturo, ĉagreniĝis pro troa "raportisteco" en siaj verkoj. Ŝia unua libro Tiam mi volis forlasi la vilaĝon unue estis malpermesita pro ĝia akra kritiko al la registaro, sed poste la neeldoniĝo de la libro ŝuldiĝas al ŝi mem, ĉar ŝi sentis ke la libro "tro similas al artikolo de raportisto" kaj rifuzis ĝin eldoni. Ŝi provis diversajn ĝenrojn antaŭ ol trovi la plej taŭgan por si.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio