Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kreivaj produktaĵoj de la Imperiestra Palaco atentataj en la Ekspozicio de Kultura kaj Kreiva Industrio
2015-10-16


Karto-saketoj kun bildoj de drakoj

 

    La 15-an de oktobro pli ol 400 kreivaj produktaĵoj faritaj de la muzeo de la Imperiestra Palaco prezentiĝis en la ĵus malfermita Ekspozicio de Kultura kaj Kreiva Industrio, kaj multaj ŝatantoj de la muzeo estis allogitaj por aĉeti tiujn interesajn objektojn.

 


Kovriloj por poŝtelefono kun la kortega elemento de la dinastio Qing

 

    Nun la muzeo pli multe faras cerbumadon pri kulturaj kreivaj produktaĵoj inspiritaj de ĝiaj konservaĵoj. Tiucele oni povas trovi riĉajn kulturajn elementojn de la kortego de la du dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), kaj jam estis ellaboritaj pli ol 8 600 specoj da produktaĵoj kun elementoj de la kortega kulturo kaj moderna uzebleco.

 


Eksponataj produktaĵoj kreivaj de la muzeo

 

    La ekspozicio daŭras de la 15-a ĝis la 19-a de oktobro en la urbo Hangzhou, suda Ĉinio. Kun la ĉeftemo "Kunfandiĝo -- dezajnado igas la vivon pli bela". Ĝi okupas la terenon de 60 mil kvadrataj metroj por la areo de eksponado kaj por tiu de prezentaĵoj, kaj krome disponas pri du pavilonoj kaj 6 lokoj por diversaj programeroj. La ekspozicio estas platformo de interŝanĝo, negoco kaj kunlaboro por kultur-kreaj entreprenoj kaj aĉetantoj. Laŭ antaŭkalkulo, dum la 5-taga eksponado 250 mil homfojoj da vizitantoj estas atendataj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio