La 11-an de oktobro laux la loka tempo, la irana ministro pri defendo Hossein Dehghan anoncis, ke la lando sukcese testis sian longdistancan balistikan misilon. Hossein Dehghan atentigis :"Emad-misilo estas la unua longdistanca misilo de Irano, kiu povas regi sin por precize trafi kaj komplete detrui la celon antaŭ ol atingi ĝin."
|