Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova malkovro en la plej granda pratempa ŝton-muro de Ĉinio
2015-10-13

 


La du rombaj ŝtonoj similaj al okuloj de homo trovitaj en ruino de la ŝtona tumulo
 

    En Shimao de la gubernio Shenmu de la provinco Shaanxi sin trovas la ruino de la plej granda pratempa urbo de Ĉinio, kiu datiĝas de 4 000 jaroj. Lastatempe en la ŝton-muro de tiu ĉi ŝtona tumulo arkeologoj trovis tri rombajn ŝtonojn, el kiuj du tre similas al okuloj de homo. La misteraj "okuloj" pratempaj elvokas imagon pri kultura fenomeno de la "okuloj de dio".

 

    Laŭ Sun Zhouyong, esploristo gvidanta la arkeologian elfosadon en la ŝtona tumulo, la tri ŝtonoj estis trovitaj en la norda muro de la kerna zono de altnivelaj konstruaĵoj en ruino de la ŝtona tumulo kaj estas en la sama surfaco kun la muro. La du "okuloj", konsiderataj kiel tiuj de dio, reprezentas antaŭe trovitan homvizaĝon surŝtone skulptitan de shimao-anoj kaj simbolas la ekziston de dio.

 

    Dum la elfosado farita de 2011 ĝis 2015, arkeologoj jam trovis kelkajn restaĵo-pecojn de la homvizaĝo, kiu nur en julio de la kuranta jaro estis hazarde trovita kiel tutaĵo en la ekstera muro de la ruino.

 


La skulptita homvizaĝo antaŭe trovita en la ekstera muro de la ruino

 

    "Ĝis nun pli ol 20 surŝtone skulptitaj homvizaĝoj estis kolektitaj private. Laŭdire ili ĉiuj venas de la kerna zono de altnivelaj konstruaĵoj en ruino de la ŝtona tumulo, kiu estas nomata Huangchengtai. Pro tio ni faris multajn detalajn esplorojn kaj enketojn. Kvankam oni ne trovis la saman homvizaĝon, estis malkovrita la du skulptitaj 'okuloj', simbolantaj la tutan vizaĝon," diri Sun Zhouyong.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio