Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej granda lunkuko farita de ĉinoj en Japanio
2015-09-28

    La 27-a de septembro estas la Aŭtunmeza Festo laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Kvankam en la nuna Japanio oni ne pasigas la tradician ĉinan feston, tamen lunkukoj vendiĝas en multaj restoracioj kaj vendejoj funkciigitaj de ĉinoj kaj ankaŭ en normalaj japanaj butikoj.

 

 

 

    Por la festo, la restoracio Chongqing funkciigita de ĉinoj en la ĉina kvartalo de la urbo Jokohamo elbakis grandan lunkukon kun diametro de 1 metro kaj pezo de ĉ. 60 kilogramoj, por ke pli ol 300 vizitantoj ĝin ĝuu kune.

 

 

 

    Laŭ klarigo de laborantoj, la restoracio okazigas tian programon en ĉiu Aŭtunmeza Festo. La lunkuko ĉi-foje disdonita estas la plej granda en Japanio.

 

 

 

    Sinjoro Zhang, kuiristo kiu respondecis por la lunkuka farado, diris, ke li enmetis 700 saligitajn anas-ovoflavojn en la fazeolan farĉon de la lunkuko. Kaj la preparado de tiu ĉi lunkuko daŭris dum 7 horoj.

 

 

    La 27-a de septembro estas dimanĉo, turistoj amasiĝis sur stratoj de Jokohamo por manĝi kaj spekti. Multaj ĉinaj entreprenoj vendis lunkukojn kaj ĉinoj en la loko speciale vizitis la ĉinan kvartalon tie por aĉeti lunkukojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio