Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ricevi repagon pro sia bona ago
2015-09-24

    Iu malriĉa kamparano laboris en kampo kaj subite aŭdis kriadon kun ploro: "Helpu, helpu!" La kamparano rapide kuris en la direkto de kriado kaj vidis, ke iu knabo falis en la fekaĵkonservejo ĉe marĉo. Li pene savis la knabon for de la morto.



Churchill


    En la sekvanta tago iu sinjoro veturis per luksa kaleŝo al la kamparano kaj faris memprezentadon, ke li estas la patro de la knabo savita de li hieraŭ. La sinjoro diris: "Mi volas responddanki vin pro via savo de mia filo." La kamparano respondis: "Mi ne povas akcepti vian repagon pro mia savo de via filo." Ĝuste tiam la filo de tiu kamparano eliris el la domaĉo. Sinjoro demandis: "Ĉu li estas via filo?" Kamparano respondis: "Jes, la mia." Jen fine estis interkonsento: la sinjoro kunportos la knabon urben kaj helpos lin en lernejvizitado, donante al li bonegan edukadon.

 



Alexandre Fleming
 

    Tempo flugis, kaj multaj jaroj pasis. La du knaboj jam estis plenkreskuloj kaj sukcesegaj en sia kariero.

 

    Ho, iutage la filo de tiu sinjoro malsaniĝis infektite de stafilokoko kaj urĝe bezonis penicilinon kontraŭ la malsano. Jen la penicilino savis la filon de tiu sinjoro for de la morto.


    Karaj miaj, nun mi volas eldiri al vi: Kiuj kaj kio estis la du knaboj? La filo de tiu sinjoro estis neniu alia ol la brita ĉefministro Churchill, kaj la filo de tiu kamparano estis neniu alia ol Alexandre Fleming, la skotlanda bakteriologo, inventisto de penicilino. Alexandre Fleming estis honorita de la brita registaro per la titoloGrafo Kavaliro en 1944 kaj estis Nobel-premiita en 1945.

 

Redaktoroj: Zhu Mingyi k Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio