Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝo de tradicio kaj moderno -- nur unufoja reta aĉetado de la 90-jara evenkiino Maria Suo
2015-09-22

    En nordorienta Ĉinio estas nacio loĝanta en arbaro de la montaro Granda Xing'an. Ili estas Oluguya-evenkioj -- branĉo de la nacimalplimulto Evenki-Nacio de Ĉinio. Ĝis nun, multaj el ili ankoraŭ konservas sian primitivan vivon. Ili loĝas en profunda arbaro fore de urboj kaj estas akompanataj de rangiferoj.

 


Maria Suo estas rigardata kiel la "gardodiino de arbaro". Ĝuste pro ŝia persistemo la surmonta komunumo de evenkioj povas daŭre ekzisti ĝis nun kaj laŭeble konservi la naciajn trajtojn.
 

Oluguya estas tribo de la evenki-nacio. En 2003 ĝi havis nur 243 membrojn. La membroj apartenas al la sola nacio kiu bredas rangiferojn en Ĉinio.
 
    La maljunulino Maria Suo naskiĝis en 1920. Kvankam ŝi estas la sola kiu ne regas la ĉinan lingvon en ĉi tiu evenkia komunumo, tamen, ŝi estas spirita gvidantino de ĉiuj. Ŝi obstine loĝas en tiu ĉi norda praarbaro kaj vivas laŭ la tradicio de sia nacio. En 2003, la loka registaro konstruis modernajn domojn ĉe montpiedo por evenkioj, sed la maljunulino ankoraŭ restas sur la monto. 



En 2010 sursceniĝis opero "Oluguya", kiu fidele prezentis sur scenejo la kulturon de tiu ĉi tribo. Maria Suo ĝojis pro tio kaj vizitis la prezentadon.
 

    Matene de la 11-a de novembro 2013, la surmonta temperaturo denove malaltiĝis je 3 gradoj -- jam 20 gradoj sub la nulo. Kiel normale, Maria Suo sin varmigas ĉe la forno. Je la 10-a horo, ŝia unua nepo He Yong venas sur la monton. Li laboras en la urbeta registaro de la evenkia komunumo. Li venas al sia avino por certiĝi pri ŝia bonfarto, ĉar antaŭ ne longe falis la unuafoja neĝo en la montaro.

 

    En tiu sama horo de la sama tago la ĉefsidejo de la retejo Tmall.com, kiu situas en la sudĉina urbo Hangzhou -- for de la loĝejo de Maria Suo je pli ol dumil kilometroj -- fariĝis la fokuso de la tuta lando. Ĝuste pro tio, ke la tiel nomata "gefraŭla tago" -- la 11-a de novembro -- jam fariĝis "karnavalo de retaĉetado" laŭ la projekto de Tmall.com, kiu funkcias kiel granda interreta platformo de retvendado. En diversaj lokoj tra la tuta Ĉinio konservejoj kaj transportaj kompanioj varme zumadis por Tmall.com.

 

    Pro la kampanjo de la 11-a de novembro, He Yong planis rete aĉeti koltukon por sia avino por ĝardi ŝin kontraŭ la frosto. Laŭ lia gvido, la maljunulino elektis ruĝan koltukon. He Yong helpis ŝin fari tiun ĉi aĉetadon per sia poŝtelefono.

 

    En la sama tago, la 11-a de novembro de 2013, la evenkia maljunulino kaj ŝia nepo estis nur guto en grandega oceano da retaĉetantoj. Tiutage, sume 1 880 milionojn da homfojoj oni klakis la retejon Tmall.com, kaj la totala sumo de la tuttaga enspezo estis eĉ pli miriga.

 

    Post 3 tagoj, pakaĵ-kuriero portis paketon al He Yong, kaj do la nepo tuj vizitis sian avinon kun ĝi.

 

    Rigardante la ruĝan koltukon en la mano kaj la ekranon de la poŝtelefono, la 90-jara Maria Suo iom blindumis: ŝi ne komprenis la interreton, kaj same ne sciis kio estas reta aĉetado, sed la amo de la nepo ŝin kortuŝis.

 


Gren-sakoj de vulpa felo faritaj laŭ evenkia metiarto
   
    Tio estas renkontiĝo inter la plej primitiva vivo kaj la plej avangarda komerca formo, ne nur kolizio sed ankaŭ kunfandiĝo. En 3 tagoj, la koltuko vojaĝinta dumil kilometrojn fulme kunligis la du vivformojn tra la kelkmiljara distanco.
 
 
 

    Oni jam povas ion aĉeti restante en ĉambro kaj nur klakante per la fingroj. Tio estas ekster la imago de Maria Suo, kiu vivas en primitiva medio. Retaĉetado pli kaj pli transformas la vivon de homoj. Ĉu ĝi logos, per siaj nerifuzeblaj oportuneco kaj malmultekosteco, tiujn kiuj emas persisti en la tradicio, ŝanĝi la kutimojn? Neniu scias. Sed, eble iutage, la plej tradicia objekto povos aperi en la interreto kun mirinda aspekto. Tio signifos, ke la moderno heredis la tradicion, aŭ ke la tradicio akceptis la modernon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio