Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trezoroj de francaj reĝoj prezentitaj en Ŝanhajo
2015-09-18


Murtapiŝo por portreto de la franca reĝo Louis XV

 

    Celebre al la 51-a jubileo de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, daŭras en Ŝanhajo la unuafoja ekspozicio pri trezoroj de la francaj reĝoj Louis XIV, Louis XV kaj Louis XVI. La eksponado finiĝos en novembro.

 


Ŝranko de Louis XV
 


Mebloj kaj olepentraĵo

 

    La ekspozicio prezentas konservaĵojn de la Galerio Kraemer en Parizo. Ili inkludas antikvajn meblojn kaj ornamaĵojn, kaj ĉiu el ili estas rara artaĵo kaj antikvaĵo kun nekalkulebla valoro.

 


Tablohorloĝo
 


Horloĝo

 

    Spektantoj povas spekti pli ol 100 eksponaĵojn faritajn en la periodo de la 17-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Francio, ekzemple: dormoĉambraj mebloj, horloĝoj, tablohorloĝoj, kandelingoj, murlampoj, skulptaĵoj kaj tiel plu. Ilia totala valoro atingas 200 milionojn da juanoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio