Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto
2015-09-18

 

    The Phenomenon of Esperanto (La fenomeno Esperanto) estas la titolo de speciala numero de la revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj) lastatempe eldonita en Kroatio. La kolekto, sub redakto de profesoro Humphrey Tonkin kaj doktoro Veronika Poór, estas la dua numero de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas anglalingva kun resumoj en la kroata lingvo, kaj estas direktita ĉefe al fakuloj ekster la Esperanto-movado.

 

    Dek du artikoloj prezentas ampleksan aliron al Esperanto, inkluzive de trarigardo de la faka literaturo, fare de Detlev Blanke (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino) kaj ĝenerala enkonduko de Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono). Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig) proponas kontribuaĵon pri Esperanto-frazeologio, Wim Jansen (Universitato de Amsterdamo) ekzamenas Esperanto-gramatikon kaj Duncan Charters (Kolegio Principia, Usono) esploras la instruadon de Esperanto.

 

    La funkciado de Esperanto kiel planlingvo estas esplorata en kvar artikoloj. Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz, Poznań, Pollando) demandas ĉu komplekseco estas planebla, Federico Gobbo (Universitato de Amsterdamo) ekzamenas la utiligon de Esperanto en maŝintradukado, kaj Detlev Blanke kaj Wera Blanke (Gesellschaft für Interlinguistik) spuras la historion kaj potencialon de Esperanto kiel lingvo de scienca komunikado. Humphrey Tonkin demandas kiel esploroj pri planlingvoj estu aplikataj al lingvoplanado pli ĝenerale.

 

    Per ekzamenado de la rolo de Esperanto en la fluo de ideoj en Japanio dum la fruaj jaroj de la dudeka jarcento, Sho Konishi (Oksforda Universitato) proponas specifan analizon de aparte interesa demando en la historio de ideoj, nome kiel Esperanto kaj rilataj ideoj de lingva demokratio influis kaj influas pensadon kaj politikon en diversaj partoj de la mondo.

 

    La demando pri la amplekso kaj vivanteco de la Esperanto-movado estas esplorata en du artikoloj, kiuj venas al tre malsamaj konkludoj. Krunoslav Puškar (Universitato de Zagrebo) priesploras la kernajn kredojn de la ŝrumpanta tradicia Esperanto-movdo en Kroatio, dum Amri Wandel (Hebrea Universitato, Jerusalemo) ekzamenas la rapidan tutmondan plivastiĝon de Esperanto en Interreto, montrante akran dividon inter la "tradiciaj" movadaj strukturoj kaj la novaj aliroj al Esperanto kaj ties utiligo fare de pli junaj lernantoj kaj praktikantoj sen ligoj kun tradiciaj Esperanto-organizaĵoj.

 

    INDECS estas eldonata en Zagrebo de la Kroata Interdisciplina Societo kun subteno de la Kroata Ministerio pri Scienco, Edukado kaj Sporto.

 

    La artikoloj estas alireblaj ĉe www.indecs.eu kaj la presita volumo estas havebla ĉe la Libroservo de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio