Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trapaso de "morta navigvojo" de Arkto
2015-09-16

    Je la 16a horo, 48 minutoj kaj 24 sekundoj de la 15a de septembro, s-ro Guo Chuan kaj lia internacia teamo trapasis la finon de Beringa Maro per la velŝipo "Qingdao de Ĉinio". En 12 tagoj kaj pli ol tri horoj ili traveturis la Arktan Oceanon kaj atingis la Pacifikon post la vojaĝo de 3 240 marmejloj. Ili starigis la mondan rekordon de senhalta kaj senprovianta velado tra la nordorienta navigvojo de Arkto.

 


La 16an de septembro Guo Chuan atingis la cellokon.

 

    En la 3a de septembro Guo Chuan kaj liaj kvin internaciaj kolegoj ekveturis de Murmansk, Rusio. Tra Barenca Maro, Lapteva Maro, la insularo Nordenskjold Archipelago kaj Beringa Maro esploritaj de pioniraj navigistoj, ili finis la mirindan arkt-maran vojaĝon.

 


La 16an de septembro Guo Chuan kaj liaj kolegoj en la celloko.

 

    "Mi kaj miaj kolegoj akiris la rezulton sur la ŝultroj de antaŭaj herooj. Tio estas la plej bona memoro pri ili. Mi esperas, ke mia atingo povos eksciti la disvolvadon de ĉina velado, kaj ke aliaj povos atingi pli altan punkton sur miaj ŝultroj," diris Guo.

 

    La nordorienta navigvojo de Arkta Oceano longtempe dormis sub la glacikovro. Ĝi ekzistis por velado nur en la nomo kaj estis "leganda". Delonge ĝi estis "morta navigvojo" rigardata de velŝipistoj en la Okcidento. La pionira vojaĝo de Guo Chuan certe vekos grandan eĥon tutmonde.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio