Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina revo kaj usona revo de ĉino (III)
2015-09-15

    Konstrui la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono ekde la infaneco kaj inter individuoj

 

 

    Liaj agadoj jam ekhavis grandan influon en Iovao, sed tiuj estis nur por plenkreskuloj. Laŭ Yan Xiaozhe, oni devas komprenigi ekde la infaneco Ĉinion al usonanoj kaj Usonon al ĉinoj. Okaze de la aktivadoj pri la Printempa Festo kaj pri la Aŭtunmeza Festo, la Ĉina Asocio de Iovao ĉiam invitas mezlernejajn studentojn kaj instigis ilin komunikiĝi kun entreprenoj kaj kun la ĉef-flua societo de Usono. Plie, Yan Xiaozhe ofte rekomendas junulojn partopreni en elektaj aktivadoj en Usono por plibonigi la imagojn de ĉinoj en Iovao, kiu ĉiam estas la unua ŝtato okaziganta la antaŭelekton de usona prezidento-elektado. En longa periodo, ĝi povos havi influon al la du grandaj elektaj grupoj kaj ŝanĝi iliajn opiniojn pri ĉinoj en Usono.

 

    Yan Xiaozhe ankaŭ akompanis ordinarajn usonanojn al Ĉinio. Ili vidis malriĉecon kaj homsvarmon, sentis la gastamon de ordinaraj ĉinoj, kaj vidis ankaŭ la disvolviĝon de la ĉina ekonomio. Reveninte al Usono, ili fariĝis grandaj amantoj de Ĉinio kaj komencis klopodi por diskonigi siajn spertojn al amikoj. Tio pruvas, ke la popoloj de la du landoj povas starigi amikecon per komunikado por eviti konfliktojn. Ne eblas, ke la du landoj tute ne havu kontraŭdirojn inter si, sed oni povas ilin faciligi per intima amikeco inter la popoloj.

 

    Parolante pri la Ĉina Revo, Yan Xiaozhe esperis, ke Ĉinio kiel granda lando kun la civilizacio de 5 mil jaroj povos akiri pli grandajn atingojn por ŝanĝi la vivon de homoj. Dum la ŝanĝado, Ĉinio povos lerni de usonaj spertoj, ekzemple, kuraĝigi rompi la konvencion kaj neniam timi malfacilecon. Almenaŭ la interkompreniĝo kaj paco inter Ĉinio kaj Usono povos fari kontribuon al la tuta homaro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio