Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pri kio parolos Xi Jinping kaj Barack Obama dum la renkontiĝo en septembro? (II)
2015-09-15

    La rilatoj de Ĉinio kaj Usono kiel grandaj potencoj: kunlabori por komuna gajno

 


Xi Jinping kaj Barack Obama en la bieno Annenberg de la ŝtato Kalifornio, la 7-an de junio 2013

 

    De la 7-a ĝis la 8-a de junio 2013, en la bieno Annenberg de la ŝtato Kalifornio de Usono okazis interparoloj de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Barack Obama. Antaŭ la interparoloj la du ŝtatestroj en pantalonoj kaj ĉemizoj malstreĉite babilis pri korpofortikigo en la bieno. Barack Obama donacis al Xi Jinping longan seĝon el sekvojo, rara arbospeco de la ŝtato Kalifornio.

 

    Dum la du-tagaj interparoloj en la bieno Annenberg la du ŝtatestroj speciale emfazis la angulŝtonon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono -- ekonomiaj rilatoj. Ili parolis pri la signifo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, la usona politiko pri makroekonomio, kontraŭstaro al protektismo, larĝigo de la limigo al eksporto de alttekniko al Ĉinio, livero de la justa cirkonstanco al ĉinaj entreprenoj por ilia investado en Usono, garantio de sekureco de aktivecoj de Ĉinio en Usono, pri investado, energio, konstruado de bazaj instalaĵoj kaj pri regionaj kunlaboroj.

 

    En la 6-a de septembro 2013, Xi Jinping renkontiĝis kun Barack Obama dum la Pintkonferenco de Gvidantoj de G 20 en Sankt-Peterburgo de Rusio. Dum la renkontiĝo Xi Jinping konigis al Barack Obama la ekonomian staton de Ĉinio kaj esprimis la sincerecon de Ĉinio pri kunlaboro kun Usono; Barack Obama rememoris la agrablajn interparolojn en la bieno Annenberg kaj reasertis, ke por Usono estas bonvene, ke Ĉinio daŭre pace disvolviĝos kaj ludos respondecan rolon en la internaciaj aferoj. Li diris, ke Usono kaj Ĉinio havas komunajn interesojn en multaj gravaj aferoj tutmondaj.

 


Xi Jinping kaj Barack Obama en Zhongnanhai, Pekino, la 11-an de novembro 2014

 

    En la 11-a de novembro 2014 en Zhongnanhai, la sidejo de la Centra Registaro de Ĉinio, Xi Jinping renkontiĝis kun Barack Obama. Ili malkaŝe kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj de la du landoj. Sur la ponto Yingtai ili sin apogis sur la balustrado kaj rigardis malproksimen. La antikva Yingtai atestis la ŝanĝojn de Ĉinio dum centoj da jaroj. Xi Jinping konigis al Barack Obama la historion de Yingtai.

 

    Xi Jinping diris, ke koni la historion de Ĉinio en la moderna epoko tre gravas por kompreni la ideojn de ĝia popolo kaj la vojon, laŭ kiu Ĉinio iros. Xi Jinping diris, ke Ĉinio elmetis la koncepton pri sekureco de Azio por ke la aziaj landoj kreu la komunan sekurecon laŭ la spirito de toleremo kaj kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono devas intensigi dialogon kaj kunordigon pri azi-pacifikaj aferoj, respekti kaj prizorgi reciprokajn interesojn en la regiono kaj reciprokajn zorgojn, kaj kune fari kontribuon por la sekureco de Azio.

 

    En la sekvanta tago Xi Jinping interparolis kun Barack Obama en la Popola Halo de Pekino. Dum la pintkonferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro Xi Jinping renkontiĝis kun Barack Obama sola por unu tago. Ili "malkaŝe, sed nepublike" interŝanĝis opiniojn pri sekureco, ekonomio kaj pri aliaj aferoj zorgataj kune de Ĉinio kaj de Usono. Ili parolis ankaŭ pri bridado de korupteco.

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio