Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Arkeologoj anoncis malkovron de nova speco de homaro
2015-09-14

 

    La 10an de septembro usona mediato raportis, ke sciencistoj malkovris 15 fosiliojn rilatajn al la homaro en kaverno en Sud-Afriko. La sciencistoj diris, ke tiu malkovro estas trarompo en la esploro de evoluo.

 

    La fosilioj estis malkovritaj en la kaverno, nomata de sciencistoj kiel Leviĝanta Stelo, kaj poste ili estis nomitaj kiel Homo naledi en la loka sud-afrika lingvo Sesotho.

 

    La sciencista teamo anoncis la malkovron en la 10a de septembro. La teamon gvidis la usona arkeologo Lee Berger el la Instituto de Evoluaj Studoj de la Universitato de Witwatersrand en Johanesburgo.

 

    Ili diris, ke Homo naledi kun staturo de 1,5 metroj kaj pezo de 45 kilogramoj eble povus rekte iri. Esploristoj ankaŭ priskiribis, ke ili havis manojn kaj piedojn similajn al la homaro, tamen la brustkavo, ŝultroj kaj pelvo similas al aliaj specioj anstataŭ al la frua prapatro de modernaj homoj.

 

    La fosilioj estis trovitaj en profunda spaco de iu kaverno en la antaŭurbo de Johanesburgo. La kaverno estas konata kiel Lulilo de la Homa Mond-Heredaĵa Ejo.

 

    La esploristoj diris, ke la malkovro prezentis la plej multe da specimenoj en la ruino de homaj prapatroj en Afriko, kaj ke ili eble estas nur malgranda parto de la fosilioj en la kaverno.

 

    Ili kredis, ke Homo naledi aperis antaŭ 2,5 milionoj ĝis 2,8 milionoj da jaroj, tamen tiuj ĉi fosilioj eble apartenis al la pli malfrua periodo. La teamo diris, ke la sekva defio estas difini la aĝon de la fosilioj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio