Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) invitas
2015-09-11

 

    La Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni en la tradiciaj 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). La aranĝo okazas sub aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

 

    DATO: La 2-10-an de julio, 2016. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

 

    LOKO: BET-52 okazos en la urbo Birštonas, kiu situas 40 kilometrojn for de Kaunas kaj 90 kilometrojn for de la ĉefurbo de Litovio Vilnius, apud la ĉefa rivero de Litovio Nemunas. Ĝi situas en la centro de la regiona nacia naturparko, ĉirkaŭita de belegaj pinarbaroj. Birštonas estas antikva kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo estas ideala loko por laboro kaj ripozo, ĝi estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile. Eblos uzi multegajn (pli ol 50) diversajn kuracajn kaj sanigajn procedurojn kaj servojn, naĝejon, saŭnon, sportan salonon k.a. BET‑52 havas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo. La ĉefa lokalo de BET-52 estas bonege ekipita sanatorio Versmė. En Birštonas jam okazis BET-40 en 2004.

 

    PARTOPRENO: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj.

 

    ANTAŬ KAJ POST BET-52 estas ebleco laŭ moderaj prezoj aktive ripozi, plibonigi sian sanon, uzi multegajn sanigajn kaj kuracajn procedurojn kaj servojn, kuraci sin en unu el tri tre altnivelaj kaj modernaj sanatorioj kaj kuracejoj de Birštonas Versmė, Tulpės kaj Eglė aŭ en urbaj hoteloj, gastejoj, turismejoj kaj ripozejoj.

 

    ALIĜKOTIZO:

    a) 25 eŭroj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.

    b) 35 eŭroj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.

    c) 45 eŭroj por esperantistoj el ekssocialismaj eŭropaj landoj.

    d) 55 eŭroj por okcidentanoj kaj egaluloj.

    Infanoj, lernantoj kaj studentoj aliĝkotizon ne pagas.

    Pageblas en ajna konvertebla valuto.

    ALIĜO: eblas aliĝi rete www.esperanto.lt/aligxilo_BET.html.

    Pri aliaj aliĝeblecoj legu en retejo de la aranĝo.

  

    PREZOJ de loĝado, manĝado, pageblecoj kaj aliaj financaj kaj aliaj kondiĉoj estas troveblaj en retejo de la aranĝo.

 

    GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la aranĝo por la loĝado (krom hoteloj) aŭ manĝado laŭelekte ne pagos.

 

    PROGRAMO: tradicia, t. e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, scienc-teknikaj kaj fakaj aranĝoj, instruado de kantoj, junularaj aranĝoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, interkona vespero, baza konatiĝo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero.

 

    ALIAJ GRAVAĴOJ: Aktualajn informojn pri BET-52 Vi povas trovi en retejo de BET-52 www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52. Tie Vi trovos plenan kaj detalan Informilon pri BET-52. Krome, informoj pri BET-52 estas konstante publikigataj en novaĵretejo La Balta Ondo (www.sezonoj.ru), novaĵ-retejo Barelo (www.barelo.blogspot.com) kaj en la revuo La Ondo de Esperanto.

 

    KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219; +370-686-69875. Telefakso estas: +370-37-228616.

 

    Retadresoj de LEA estas: litova.ea@mail.lt; irenaa@takas.lt; pjegorovas@takas.lt.

 

    Retejo de BET-52 estas www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio