Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kraboj el Yangcheng-lago baldaŭ aĉetablos
2015-09-09

 

    La 20an de septembro oni komencos kapti krabojn en Yangcheng-lago.

 

    Yangcheng-lago, unu el la gravaj sensalaj lagoj en Jiangsu-provinco, estas riĉa je akvoproduktoj. La kraboj el la lago estas multe ŝatataj de ĉinoj.

 

    La kraboj estas bredataj en la areo de 32 miloj da mu-oj de la lago, kaj la averaĝa produktokvanto po mu-o kalkuliĝas al 60 kilogramoj. Ĉi-jare la totala produktokvanto de kraboj reduktiĝos je 2 000 ĝis 2 100 tunoj pro tro multe da pluvo kaj nesufiĉa sunlumo en la komenca periodo de ĉi tiu jaro. La kraboj ĉi-jare estas ĝenerale malgrandaj, kaj tiuj, kiuj pezas pli ol 225 gramojn, estas maloftaj. Tamen la prezo ne multe ŝanĝiĝos.

 

    La Aŭtunmeza Festo estas la dua plej grava tradicia festo de Ĉinio tuj post la Printempa Festo. Krom lunkukoj, la alia ŝatata manĝaĵo sur la festa tablo de ĉinoj estas la krabo nutra kaj bongusta.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio