Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aperis en Pekino la plej longa tridimensia strat-pentraĵo en la mondo
2015-09-09

    La 8-an de septembro sur la strato de Wangfujing en Pekino aperis la plej longa tridimensia strat-pentraĵo en la mondo. La paŝ-strato kun la longeco de 400 metroj estis preskaŭ tute kovrita de la pentraĵo. La mirindaĵo allogis multajn vizitantojn kaj iliajn fotilojn.

 

 

    La pentraĵo longas je 399.889 metroj, laŭ la mezuro farita de la Pekina Instituto de Topografado kaj Mapado, kaj ĝi rompis la ĝisnunan rekordon de la 374.43-metra longeco de tia pentraĵo.

 

 

    Laŭ konigo, ĝin mane pentris pli ol 20 artistoj en 60 tagoj. Posttagmeze, laborantoj de la monda rekordo Guinness kaj la artistoj kune ĉeestis al la sukcesa defio. Por oportunigi la fotadon, la artistoj aranĝis la "plej bonan vidpunkton" ĉe ĉiu 1,6 metroj. Per poŝtelefono oni povas facile fari "tridimensian foton".

 

 

    La tridimensia strat-pentraĵo estas la pentraĵo prezentita aŭ farita sur stratoj por montri ĝian tridimensiecon. Artistoj per perspektivo kreas la falsan tridimensian efikon, donante al spektantoj surlokan senton.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio