Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glaĉera drinkejo en Argentino
2015-09-02


Bufedisto verŝas koktelon en glacian glason.

 

    La glaĉero Perito Moreno en Argentino estas unu el la 3 plej grandaj "vivantaj" glaĉeroj en la mondo, kiuj ĉiam antaŭen moviĝas, kaj estas ankaŭ la plej granda glaĉero aparte de tiuj en la polusoj. La granda glacia muro, kun la alteco de 70 metroj kaj longeco de 5 kilometroj, iom post iom rompiĝas moviĝante al la lago Argentino kaj formas malgrandajn glaĉerojn, kiuj liveras materialon por konstrui la drinkejon.

 


Gastoj vestantaj sin per dika mantelo ĝuas glacian drinkaĵon.

 

    La drinkejo troviĝas surtere de la Muzeo pri la Glaĉero de la urbo Calafate. La glaĉeroj surlagaj estis tranĉitaj en glaciaĵo-brikojn por konstrui ĝiajn murojn, tablojn kaj vinŝrankojn.

 

    En la drinkejo la temperaturo ĉiam estas 10 gradoj sub nulo, kaj ĉe la pordo oni preparas dikajn mantelojn kaj gantojn por la gastoj. Enirinte la drinkejon, oni sentas grandan malvarmecon kiel en fridujo. Bufedisto faras diversajn koktelojn kaj verŝas ilin en glaciajn glasojn faritajn el la glaĉeroj surlagaj. En la drinkejo regas speciala etoso!

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio