Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
EPK-reto kovras 25 provincojn
2015-09-01

 

    La 31an de aŭgusto raportisto informiĝis el la Transporta Ministerio de Ĉinio, ke tiutage la provincoj Gansu kaj Qinghai kaj la Ningxia-a Huj-Nacia Aŭtonoma Regiono aliĝis al la reto de elektronika pagkolekto (EPK) por la ekspresaj aŭtovojoj, kaj de tiam homoj en 25 ĉinaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj povas pagi la koston por veturado sur ekspresaj aŭtovojo, kiuj kovras 90% de la totala longo de ekspresaj aŭtovojoj. La nombro de posedantoj de EPK-kartoj kalkuliĝas al 21,05 milionoj, kaj tio faciligas veturadon inter provincoj.

 

    La ministerio diris, ke post la aliĝo de Gansu, Qinghai kaj Ningxia, en la reto troviĝas 11 miloj da EPK-koridoroj kaj 51 miloj da koridoroj de homa servo. Nun en iuj regionoj oni povas pagi la parkkoston per EPK-karto, kaj favoraj politikoj por emisio de EPK-kartoj, instalo de EPK-ekipaĵoj kaj monŝargo por EPK-kartoj estos lanĉitaj. Espereble, ke oni povos mone reŝargi la EPK-kartojn en ĉiuj lokoj ene de la reto ekde la jarfino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio