Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Poŝtistino en "neloĝata regiono"
2015-09-01


Bamu sur la vojo al vilaĝanoj por transdoni al ili poŝtaĵojn (fotita en la 10-a de junio)

 

    La gubernio Nima troviĝas en la regiono Nagqu de Tibeto en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas ĝuste en la centro de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi havas averaĝan altitudon de pli ol 4 500 metroj kaj malbonajn naturajn kondiĉojn. Pro tio la loko estas nomata "neloĝata regiono". La 26-jara Bamu estas kampara poŝtistino. Ekde la jaro 2006 ŝi iradas inter 7 administraj vilaĝoj de la gubernio por transdoni ĵurnalojn kaj leterojn al tieaj vilaĝanoj. La plej malproksima vilaĝo, kiun ŝi regule vizitas, distancas je ĉ. 100 kilometroj for de la gubernia urbo kaj en iuj vilaĝoj estas dekoj da kilometroj inter du familioj. Portante saketon da zanba-oj (farunaĵoj el rostita hordeo), pecoj da butero kaj botelo da akvo ŝi iradas sur kavaj tervojoj dum la tuta tago kaj foje eĉ tranoktas en intermonta ebenaĵo. Dum la pasintaj multaj jaroj ŝi motorcikle kaj piede trairis ĉiujn lokojn de la gubernio kaj transdonis al lokaj paŝtistoj poŝtaĵojn, kiujn ili atendis.

 


Bamu en registrado de gazetoj (fotita en la 10-a de junio) 
 

La edzo de Bamu helpas al ŝi surmeti kaptukon antaŭ ŝia ekiro (fotita en la 11-a de junio)
 
 
Bamu donas poŝtaĵon al vilaĝano. (fotita la 11-an de junio)
 

Bamu transportas poŝtaĵojn rajdante motorciklon veturigatan de ŝia edzo (fotita la 11-an de junio)
 
Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio