Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusio eble plifrue finkonstruos novgeneracian kosmoveturilon
2015-08-31

 

    La 29an de aŭgusto la ĉefo de la Rusa Kompanio de Energioteknika Produkto diris, ke la novgeneracia kosmoveturilo de Rusio eble estos finkonstruita plifrue. Ĝi transportos astronaŭtojn kaj materialojn al la internacia spacostacio.

 

    Li diris tion en la 12a Rusa Internacia Aviada kaj Spaciala Ekspozicio. Li diris: "Ni kaj inĝenieroj konsentas... mallongigi la daŭron de konstruado de la unua kosmoveturilo. Kvankam ni diris antaŭe, ke la kosmoveturilo faros sian unuan flugon en la jaro 2021, tamen ni jam decidis plifruigi la finkonstruon de la prototipo ĝis la jaro 2019."

 

    Nun Rusio kuplas sian kosmoveturilon Soyuz kun la internacia spacstacio. La ĉefa avantaĝo de la novgeneracia kosmoveturilo estas, ke la revena kajuto uzas reuzeblan varmizolan tavolon, kaj la nombro de astronaŭtoj pliiĝos ĝis kvar. Krome, la ŝarĝo pliiĝos, kaj la surteriĝo estos pli preciza.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio