Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sensona "Ĉe Akvorando" -- la mondo de juna ksilografiaĵo-gravuristo
2015-08-28
 
    En iu senco lia mondo estas tre malgranda, ĉar ĉiutage li luktas sur balkono kun areo de malpli ol 10 kvadrataj metroj. 
 
 
    En alia senco lia mondo estas tre granda, ĉar ĉiutage li estas kune kun la figuroj de la 108 historiaj personoj en la romano Ĉe Akvorando
 
    Lia mondo estas tre ordinara kaj sensona. Tamen lia sensona instigo al aliaj homoj superas tiujn kun sonoj. 
 
    La 9-an de majo Zhang Yonghua finis gravuradon de la lasta figuro de la 108 historiaj personoj en la nomita ateliero. Ĝi estas sur la dua etaĝo de malnova domo, kiu troviĝas en la loĝkvartalo Jianminxiang de la distrikto Wuling de la urbo Changde, Hunan-provinco en suda Ĉinio. Fakte, la ateliero estis starigita de lia patro sur balkono. En la malgranda ateliero li luktadis 3 jarojn por gravuri la 108 figurojn. 
 
 
    Ĉiu arta verko bezonas jenajn teknikajn procezojn: tabul-tranĉado, pentrado, gravurado kaj kolorigado. Por fini unu verkon li devas labori 3-5 tagojn. 
 
    En la aĝo de unu jaro Zhang Yonghua suferis de malvarmumo, kiu kaŭzis al li perdon de la voĉo. Kiam li estis 4-jara, lia patro portis lin al hospitalo en Xi'an por ricevi ekzamenon. Kuracisto diagnozis, ke lia aŭdkapablo estas tre malbona kaj ĝi malfacile reboniĝos, ĉar jam pasis la plej bona periodo por la koncerna kuracado.
 
    Dank' al la helpo de konato de sia patro, Zhang Yonghua eklernis en la aĝo de 7 jaroj en iu ordinara elementa lernejo. Li freneze amis pentradon kaj estis lertulo pri verkado de nigratabula gazeto dum la lernado en element- kaj mezlernejoj. Tio tre ĝojigis liajn gepatrojn. 
 
    En la aĝo de 13 jaroj Zhang Yonghua estis akceptita de Chen Xichun, instruisto de la Changde-a Porinstruista Lernejo, kiel lia disĉiplo. Li instruis al Zhang lertecon pri gravurado de ksilografiaĵo, kaj malfermis por lia vivo grandan pordon. Post tio, liaj lignogravuraĵoj multfoje ricevis premion en grandaj konkursoj de Ĉinio.
 
    Antaŭ tri jaroj Zhang Yonghua permane esprimis al la gepatroj sian deziron gravuri figurojn de la 108 historiaj personoj en la romano Ĉe Akvorando kaj petis ilian financan subtenon. Tio estis iom malfacila por liaj gepatroj pro nesufiĉo de mono. Tamen ili decidis helpi sian filon plenumi la deziron, eĉ se ili devus forvendi ĉiujn havaĵojn. 
 
    Tiel en la sensona mondo kun malpli ol 10 kvadrataj metroj li komencis gravuradon de la 108 figuroj de mateno ĝis vespero. Pro longtempa gravurado liaj manoj ricevis veziketojn, kaj sangis. Malgraŭ tio li neniam havis la ideon ĉesigi sian kreadon. Tio estas ĉar en sia infaneco li aŭskultadis rakontojn pri Ĉe Akvorando kaj tre adoris la 108 bravulojn. Dum la pasintaj multaj jaroj li ĉiam daŭre tenis la belan revon gravuri la brilecon de la 108 personoj. 
 
 
    Per gravuriloj, tenajloj, muldiloj kaj aliaj simplaj iloj li gravuris tiujn artaĵojn pri la historiaj personoj en la romano Ĉe Akvorando
 
 
    Tranĉado de tabuloj estas bazo por kreado de ksilografiaĵo. La amo de Zhang Yonghua al la ksilografio vidiĝas el liaj okuloj. 
 
 
    La mieno de ĉiu persono kaj la faltoj sur lia vesto postulas atenteman gravuradon de gravuristo. 
 
 
    En la jaro 2002 sub prezento de parenco Zhang Yonghua konatiĝis kun kampara junulino kaj edziĝis kun ŝi. En la jaro 2013 ili ekhavis sian filon. Por vivteni la familianojn kaj por subteni la artokreadon de Zhang Yonghua la edzino sola iris al Changsha por labori. Kvankam Zhang Yonghua ne povas aŭdi ŝian voĉon nek paroli kun ŝi, tamen li povas esprimi al ŝi sian amon per tremado de poŝtelefono. 
 
 
    Jen ksilografiaĵoj kreitaj de Zhang Yonghua por liaj gepatroj. 
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 








(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio