Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
10 ĉefoj de internaciaj kaj regionaj organizoj spektos la paradon en Ĉinio
2015-08-28


Dokumenta foto de Ban Ki-moon

 

    Por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiun de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo, Ĉinio okazigos paradon sur la placo Tian'anmen en la 3-a de septembro. La paradon spektos 30 ŝtatestroj, 19 altrangaj reprezentantoj de registaroj, 10 ĉefoj de internaciaj kaj regionaj organizoj kaj 6 eksaj gravaj politikistoj.

 


Dokumenta foto de Margaret Chan (maldekstre)

 

    Inter la 10 ĉefoj de internaciaj kaj regionaj organizoj estas Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, Li Yong, ĝenerala direktoro de UN por Industria Disvolvo, Peter Maurer, prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, Dmitry Mezentsev, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Zhang Xinfeng, direktoro de la Plenuma Komitato de la Kontraŭterorisma Organizo Regiona de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Sergei Nikolaevich Lebedev, plenuma sekretario de la Komunumo de la Sendependaj Ŝtatoj, Nikolai Bordyuzha, ĝenerala sekretario de la Organizo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kaj Gong Jianwei, plenuma direktoro de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio