Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aliĝado al la 101-a UK en Nitro komenciĝis
2015-08-26

 

    La 101-a UK en la slovaka urbo Nitro (23-30 julio 2016) akceptis la unuajn aliĝojn dum la 100-a UK en Lillo, kie ĉiu kongresano trovis aliĝilon en sia kongresa sako. La papera aliĝilo estos dissendita kun la septembra numero de la revuo Esperanto kaj eblas peti ĝin, ankaŭ grandkvante, de la Centra Oficejo de UEA aŭ elŝuti ĉe la kongresa retejo. Plej facile tamen oni povas aliĝi per la reta aliĝilo http://www.uea.org/kongresoj/alighilo.

 

    La aliĝkotizoj restas samaj kiel jam por la tri antaŭaj UK-oj. La plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2015. La kotiztabelo troviĝas en la papera aliĝilo kaj en la kongresa retejo http://www.uea.org/kongresoj/kotiztabelo.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio