Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-kurso en la 13-a Tianlincun
2015-08-24

Teksto kaj foto de Xu Deji el Ŝanhajo

 


En la 4-a Esperanto-kurso

 

    De la 7-a de julio ĝis la 18-a de aŭgusto 2015 okazis la 4-a Esperanto-kurso en la 13-a Tianlincun en la distrikto Xuhui de la urbo Ŝanhajo. En la kurso gvidita de Xu Deji lernis Esperanton pli ol 20 gelernantoj de la element- kaj mez-lernejoj, kaj ankaŭ iuj gepatroj de la lernantoj. Ili lernis Esperanton unu horon en ĉiu mardo.

 

    La komitato de la loĝkvartalo multe zorgas pri la vivo de la gelernantoj en la someraj ferioj. Respondeculoj de la loĝkvartalo organizis sinsekvajn kvar mallongperiodajn Esperanto-kursojn ekde la jaro 2012.

 

    Dank' al subteno de la komitato de la loĝkvartalo nemalmultaj geknaboj kaj gejunuloj kontaktiĝis kun la verda stelo -- t. e. kun Esperanto.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio