Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kanada kompanio planas konstrui "kosman lifton"
2015-08-18

 

    Kial oni ne konstruos gigantan lifton kondukantan al la kosmo anstataŭ pafi portraketon? Nun tiu ideo eble realiĝos, ĉar sciencistoj inventis pneŭmatan "kosman lifton" altan je 20 000 metroj.

 

    La 16an de aŭgusto la brita ĵurnalo Daily Telegraph raportis, ke la kanada kompanio Thoth-Teknologio ricevis la patenton de la "kosma lifto".

 

    "Astronaŭto povos atingi la alton de 20 000 metroj per la lifto," diris la inventinto d-ro Brendan Quine, "de la supro de la turo spacveturilo povos esti enorbitigita en unuopa stadio. Ĝi povos reveni al la supro de la turo por refoja flugado post aldono de fuelo."

 

    Nun la ĵetado de raketo al la kosmo estas tre malaltefika, ĉar la raketo devas porti grandan kvanton da fuelo por produkti sufiĉe grandan forton por liberigi sin el inercio kaj rezisti al atmosfero dum ekflugo.

 

    La kompanio taksis, ke post apliko de la "kosma lifto" spacveturilo ne bezonos porti tiel multe da fuelo, kaj tiel ĝi povos ŝpari trionon de la flugkosto. La inventinto pensis, ke pro reduktiĝo de la flugkosto kaj faciligo de la vojaĝo la "Babelo" povos malfermi novan spacon de kosmovojaĝo. Krome, ĝi povos esti aplikita en scienca esploro, telekomunikado kaj elektro-produkto per ventoenergio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio