Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hundo malamas katon de antikveco
2015-08-17

 

    La 12an de aŭgusto la usona retejo Science Daily raportis, ke la internacia esplorteamo konsistanta el universitataj sciencistoj el Gotenburgo de Svedio, San-Paŭlo de Brazilo kaj Laŭzano de Svislando trovis post analizo de pli ol 2 000 fosilioj, ke felisoj migris de Azio al Nord-Ameriko, donis fatalan baton al la diverseco de kaniso, kaj pereigis pli ol 40 specojn de kaniso.

 

    La esploristoj rimarkigis, ke la fenomeno, ke antikvaj felisoj kaj kanisoj konkuris pri nutraĵoj, sed ne pro ŝanĝiĝoj, kaŭzis la pereon de pli ol 40 specoj de kaniso. Daniele Silvestro, respondeculo de la esploro kaj sciencisto de la fako pri biologia kaj media scienco el la Universitato de Gotenburgo, diris: "Kutime ni opinias, ke klimataj ŝanĝiĝoj ludis gravan rolon en evoluo de biodiverseco. Tamen la fakto montris, ke konkurado inter malsamaj karnovoruloj estis pli grava por kanisoj."

 

    Kaniso devenis de Nord-Ameriko antaŭ 40 milionoj da jaroj, kaj ĝia diverseco atingis la kulminon antaŭ 22 milionoj da jaroj. Siatempe pli ol 30 specoj da kaniso estis en Nord-Ameriko, kaj nun restas nur naŭ specoj. Iliaj korpoj iĝis pli grandaj, kaj fine ili evoluis al grandaj rabobestoj. Iuj pezis pli ol 32 kilogramojn, kaj enviciĝis inter la plej grandaj karnovoruloj en Nord-Ameriko. Nun grandaj karnovoruloj alfrontas pli grandan danĝeron de pereo ol la malgrandaj, tamen ne ekzistis simila modelo de antikvaj kanisoj.

 

    Kurioze, antikvaj felisoj forte kaj negative influis la ekziston de kanisoj, tamen kanisoj ne multe efikis sur felisoj. Tio montris, ke felisoj estas pli efikaj predantoj ol kanisoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio