Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TEJO kun nova prezidanto
2015-08-17


Komitatanoj kunsidas. Ĉe la prezida tablo Łukasz Żebrowski (verda ĉemizo) kaj maldekstre de li Michael Boris Mandirola. (Foto: Pradip Ghimire.)

 

    La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

 

    Mandirola kandidatiĝis por la posteno surloke kaj ricevis pli da voĉoj (14) ol la ĝisnuna prezidanto Łukasz Żebrowski (8). Por tio necesis tamen du sekretaj voĉdonoj, ĉar en la unua neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50% de la voĉoj (Mandirola: 9, Żebrowski: 10). La Komitato signife malgrandigis la estraron: el la 7-kapa organo ĝi iĝis 5-persona, malgraŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono elekti 8 estraranojn.

 

    La novaj estraranoj kaj ilia taskodivido estas:

 

    prezidanto Michael Boris Mandirola (Italio): kunordigo, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, rilatoj kun UEA; vicprezidanto Juliana Evandro (Brazilo; 16 voĉoj): informado, kulturo, homaj rimedoj, adoleska agado, Pasporta Servo; ĝenerala sekretario Arina Osipova (Rusio; 21 voĉoj): edukado, rilatoj kun ILEI kaj Fondumo Zamenhof; kasisto Cédric Marchal (Belgio; 23 voĉoj): subvencipetado, rilatoj kun UEA; Ariadna García Gutiérrez (Kubo; 23 voĉoj): landa agado, scienca kaj faka agado.

 

    La Komitato elektis ankaŭ novan Elektan Komisionon, kiu konsistas el Rogier Huurman (19 voĉoj), Paweł Fischer-Kotowski (18) kaj Alexandre Raymond (13).

 

    En la tagordo de la Komitato troviĝis la demando pri la jura sendependiĝo, por kiu TEJO ricevis en la antaŭa semajno aprobon de la Komitato de UEA. Tamen, la supera organo de la junulara sekcio de UEA ne pretis alpreni decidon jam nun, sed taskis al la Estraro finpretigon de la kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur tiam ĝi konsideros ĉiujn dokumentojn -- la statuton kaj la kontrakton -- kaj decidos pri ili en reta voĉdono. Tiun solvon subtenis 14 komitatanoj, dum 6 preferis tujan aprobon de la statuto.

 

    En la kongreso estis akceptita la aliĝpeto de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kiel nova landa sekcio.

 

    La 71-a IJK en la germana urbo Wiesbaden komenciĝis la 2-an kaj daŭris ĝis la 9-a de aŭgusto. Partoprenas ĉ. 300 esperantistoj el pli ol 50 landoj, plejparte sub 30 jaroj. En 2016 la kongreso okazos en Vroclavo, Pollando.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio