Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Furoro de vestoluo
2015-08-17

 

    Konforme al la tendenco de divida ekonomio la inteligent-poŝtelefona aplikado Mofa Yichu pri vestoluo por surhavo dum laboro furoras inter junulinoj. La aplikado luigas vestojn al siaj uzantoj monate sen limigo de kvanto, kaj anoncas, ke ĝiaj uzantoj ne plu bezonas aĉeti vestojn dum lia aŭ ŝia tuta vivo. Ĉu vi estas preta lui vestojn por surhavo dum laboro?

 

    La 20an de majo la aplikado komencis varbi publikajn provantojn. Neatendite ili ricevis pli ol 10 mil kandidatojn, kaj cent el ili estis elektitaj por la provo. La granda entuziasmo de junulinoj estis tute ekster la atendo de la fondintoj kaj aldonis al ili la fidon pri la merkato.

 

    Unu el la fondintoj de la aplikado Jiang Yu havas akran okulojn pri la Interreto, ĉar li laboris pli ol dek jarojn en tiu kampo. Li opiniis, ke divida ekonomio influos ĉiujn flankojn de la vivo, kaj eĉ ŝanĝos vivmanieron de homoj.

 

    "Fremdlandaj retejoj pri vestoluado celas vendi vestojn, tamen ni ne," diris Jiang Yu. Ŝi esperis, ke virinoj ne plu elspezos multe da mono por aĉeto de vestoj kaj fariĝos plej modaj en konsumado kun mediprotekta ideo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio