Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plej frua ligna ŝipo de Ĉinio estis trovita en Shaanxi
2015-08-13

 

    Laŭ la informo donita en la 12-a de aŭgusto de arkeologo laboranta en la ruino Weiqiao (la ponto Wei) de la provinco Shaanxi, oni trovis tie la plej fruan ŝipon de Ĉinio faritan el ligno. La ŝipo estas bone konservata kaj, komponita el 16 lignaj pecoj, estis farita en la dinastio Han (202 a. K. -- 220 p. K.). Ĝi longas je malpli ol 10 metroj, larĝas je ĉirkaŭ 2 metroj kaj havas ŝarĝpovon je 3-5 tunoj. Laŭ la tertavolo kie la ŝipo kuŝis kaj laŭ la moneroj trovitaj en ĝi, oni povos certigi kiam la ŝipo estis konstruita. Nun oni jam faris radiokarbonan kontrolon al ĝi, kaj akirinte la rezulton ni ekscios la precizan aĝon de la ŝipo.

 

 

    La ŝipo estis konstruita per kunigado de tenonoj. Tia konstru-metodo estis vaste uzata en la mediteranea regiono en la epoko de la romia imperio, sed en orienta Azio tia ŝipo estis unuafoje trovita. Estas esplorinde, kiel la roma ŝipfarado venis al Ĉinio kaj kiaj interŝanĝoj estis inter la du antikvaj imperioj. Krome, vekas nian scivolon kial la ŝipo rompiĝis en du pecojn, ĉu pro ŝtormo aŭ io alia kialo. Nun oni jam purigis la ŝipon, kaj koncernaj specialistoj projektas ĝian protektadon.

 

 

    La ruino sidas norde de la urbo Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en okcidenta Ĉinio kaj siatempa ĉefurbo de Han-imperio (202 a. K. -- 9 p. K.). Ekde ĝia eltrovo en aprilo 2012 arkeologoj urĝsave faras elterigadon kaj jam akiris riĉan rikolton. Inter la aro da restaĵoj de pontoj troviĝas la "unua ponto de la Silka Vojo", al kiu la arkeologoj donis la nomon "Chuchengmen 1", kaj la ŝipo estas ĝuste elterigita sub ĝi. La ĉi-foja trovo aldonis konkretan materialon kun altega valoro al la esplorado pri la tiama surrivera transportado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio